Page 70 - heleco
P. 70
tiun sistemon heredis Alfonso la 13-a en la jaro 1902, kiam li iĝis dekses-jara. Pli
detalan informon pri la regenteco de María Cristina oni povas legi, en Esperanto,
en la 87-a numero de ĉi tiu revuo, konkrete en la ĉapitroj alireblaj tra la ret-
adresoj: https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/87/58-60.html kaj
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/87/61-62.html
Tiu 16-jara knabo devis alpreni sian reĝan rolon kiam la lando troviĝis meze de
la ega krizo rezulte de la milito kiu finiĝis en 1898 per la perdo de la lastaj
restaĵoj el la iam kolosa kolonia imperio de Hispanio. Tiu krizo efikis malsam-
maniere sur la diversaj sektoroj de la hispana socio. Ekzemple, la armeo, la
militista kasto, celis kompensi la perditan influon en la perditaj kolonioj per
atingo de nova influo en novaj kolonioj. Tial la lando sin vidis implikita dum la
sekvintaj jardekoj en militojn en Afriko, ĉefe en Maroko, kaj tiu nenecesa
militado alportis egan malfeliĉon al lando. Krome Alfonso la 13-a mem plene
identiĝis kun tiu militista sento kaj tio kondukis lin al eraroj kiuj fine ruinigis
lian reĝadon. En la politika tereno li ne sin aranĝis lerte en la kanovista sistemo
kiun li heredis. Oni devas precizigi, tamen, ke tiu sistemo mem sufiĉe estis sin
degenerinta pro iaj esencaj karakteraĵoj de ties funkciado. Konkrete, ni temas pri
la fakto ke ĉar la stimulo aŭ motivigilo de la politika sin dediĉo en tiu sistemo
estis la atingo de persona profito, kaj la maniero demarŝadi la akireblan influon
paŝadis tra interakordo inter la politikaj fortoj surbaze de ties socia influo, tio
igis ke la du komencaj partioj de la sistemo, kiuj estis interakordintaj la altern-
iĝon en la regado, frakciiĝis laŭ tendencoj aŭ klikoj kun apartaj interesoj mal-
facile akordigeblaj. Do al la reĝo pli kaj pli rezultis malfacile nomumi registrar-
prezidentojn kiuj povus regi dum sufiĉe longa tempo por realigi ian koheran
politikon. Pli detalan priskribon de tiu politika sitiacio oni povas legi en
Esperanto en la 88-a numero de ĉi tiu revuo Heleco, en ties ĉapitro titolita
«Krizo de la parlamentismo», videbla en la ret-adreso:
https://carleos.epv.uniovi.es/~faustino/heleco/88/12-14.html
Do tiu etapo de la reĝado de Alfonso la 13-a karakteriĝis pro ofta sinsekvo da
mallongdaŭraj registaroj. Krome en la fono de tiu malstabila politika situacio
estis persista sociekonomia krizo. La industria disvolviĝo generis sian nepran
sekvon de pliakrigo de la sociekonomiaj diferencoj kaj konfliktoj. Jam estis
plene organizitaj la laboristaj fortoj de la Internacio: anarkiistoj kaj socialistoj,
kaj iĝis pli kaj pli evidenta ilia mobiliz-kapablo. En 1909 okazis en Barcelono
la t. n. «Tragika Semajno», revolucia movado estiĝinta kiel kontraŭstaro al la for-
sendo de rerzerv-soldatoj al milito en Afriko. La anarkiistoj estis speciale perfort-
emaj. Estis anarkiisto tiu kiu mort-atencis kontraŭ Cánovas en 1898. Kiam, en
1909, Alfonso la 13-a edziĝis al la angla princino Victoria Eugenia de Battenberg,
iu anarkiisto ĵetis kontraŭ la reĝa kaleŝo florbukedon interne entenantan bombon. La
gereĝoj saviĝis sed mortis kaj estis vunditaj multaj personoj de la kortego kiuj
estis akompanantaj la ĵus-geedziĝintojn en tiu parado tra la madridaj stratoj.
70