Page 71 - heleco
P. 71
Poste, en la jaro 1912 estis murdita, far alia anarkiisto,
iu hispana registrar-prezidento: José Canalejas. Tiu feno-
meno de la perfortaj anarkiistaj atencoj estis tre tipa de
la epoko, ne nur en Hispanio: iu rusa caro kaj iu aŭstria
imperiestrino estis tiele murditaj en tiu epoko. Alfonso
la 13-a mem, en unu el siaj vizitoj al Francio suferis unu
el tiaj atencoj kiam li troviĝis en unu kaleŝo kune kun la
tiama prezidento de tiu lando.
Alia problema faktoro de la politiko de tiu periodo estis
la ekapero de la naciismo en iuj hispanaj regionoj. Ver-
dire, la naciisma sento jam troviĝis latenta en tiuj regio-
noj kiuj konservadis foruojn aŭ estis perdinte ilin antaŭ
nelonge, sed en tiuj unuaj jardekoj de la 20-a jacento tiu
naciisma inklino instituciiĝis per la formado de naciismaj
partioj kun pli malpli klara programo pri sendependiĝo.
Ŝajnas ke decida rolanto por tiu politika iniciato estis la
burĝaro de tiuj regionoj. Temis pri alte industriigitaj
regionoj kiuj estis perdintaj la merkatojn de la hispanaj
kolonioj en 1898. La komercado kun tiuj kolonioj, komence
ekskluziva de Kastilio, estis koncesiita kiel favoro al tiuj
regionoj far la unuaj burbonaj monarkoj por plifortigi la
unuiĝon de tiuj teritorioj al la cetero de la lando, t. e. la
iama regno de Kastilio. Sed, kiel dirite, la perdo de la
lastaj kolonioj en 1898 ruinigis tiun komercadon, kaj la
industria burĝaro de tiuj periferiaj regionoj, Katalunio,
Eŭskio… bezonis alian elementon de ĉantaĝo por premi
la centran regantaron cele atingi de ĝi prikomercajn
avantaĝojn aŭ privilegiojn. Ĉi tiu politiko, ja, povas esti
enkalkulita en la sferon de la koruptado pri kiu ni estas
priatentante.
La reĝado de Alfonso la 13-a koincidis ankaŭ kun la Unua
Mond-Milito kaj la Rusa Revolucio. Tial ke Hispanio sin
tenis neŭtrale en tiu milito, tio estis favora kaj ekonomie
profitdona por la lando. Sed ĝuste ekde la jaro 1917,
kiam okazis la revolucio en Rusujo, plikomplikiĝis la
politika kaj socia situacio en Hispanio; pliintensiĝis la
putriĝo de la reĝimo elpensita kaj establita de Cánovas. La
militistoj rekomencis influi sur la politika vivo, pliiĝis la
proletara mobilizado, kaj fine, en 1921 okazis en la milito
en Afriko la grava kaj katastrofa malvenko de Annual.
Ĝuste en tiu sama jaro 1921 estis murdita, far anarkiista
71