Page 12 - heleco
P. 12
estis altrangaj personoj de la reĝimo, generaloj, parencoj de
ministroj, membroj de la kortego de Franko…: Kiel honora
prezidanto: Luis Nieto Antúnez, kortuma advokato kaj frato
de la ministro pri mararmeo, Pedro Nieto Antúnez, vicprezid-
antoj: generaloj Rafael García Valiño kaj Rafael Cabanillas
Prósper, konsilianoj: Segismundo Martín Laborda, Prezidanto
de la Provinca Juĝejo de Gvadalaharo, Juan Martín Pariente,
subkolonelo de la aerarmeo, Juan Losada Pérez, kolonelo
de la Civil-Gvardio kaj eksa estro de la sekurec-servo de
Franko, José María López Pelegrín, konsiliano de la Agro-
kultura Kredita Banko, peranta la Financan Ministrejon...
Ĉiuj ili estis nuraj prestiĝaj figuraĵoj. La vera kontrolo de
la entrepreno estis en la manoj de Eugenio Peydró Salmerón
kaj lia filo Eugenio Peydró Brillas.
En julio 1974 SOFICO ĉesis pagi la interakoditan procenton
al siaj investintoj. Peydró ordonis diversajn rimedojn, por
ke aĉetantoj kaj rentistoj ne timu, kaj SOFICO daŭre vendis
apartamentojn, sciante, ke ĝi neniam povos liveri ilin. La
28-an de novembro de tiu jaro, iu kreditoro petas bank-
roton de la kompanio. Laŭlonge de la sekvintaj monatoj la
diversaj firmaoj de la holdingo ĉesigis siajn pagojn.
Kiam la tribunaloj prijuĝis ĉi-tiun SOFICO-kazon, ili ne po-
vis procedi kontraŭ la altrangularo de la konsilio de la hol-
dingo kvankam ili opiniis ke estis en tiu ularo indicoj de
krimeco. Estis juĝitaj nur la du Eugenio Peydró, patro kaj
filo. Ili estis enprizonigitaj, sed tial ke la proceso longe daŭ-
ris, oni lasis ilin liberaj post malmultaj monatoj. En oktobro
de 1987, 11 jarojn post la komenco de la procezo, oni eldiris
verdikton. La entreprenisto estis kondamnita al naŭ-jara en-
prizoniĝo. Lia filo al du jaroj kaj kvar monatoj pro komplic-
eco. Ili ankaŭ estis kondamnitaj pagi 5 miliardojn da pesetoj
(30.050.627,89 eŭroj) por kompenso por la 3.200 damaĝ-
itoj. Neniu el ili iris en malliberejon ĉar ili apelaciis kaj,
kompreneble, ili ankaŭ ne pagis la kompenson, ĉar ili sin
deklaris nesolventaj. Eugenio Peydró Salmerón mortis kelkajn
tagojn post la fino de la proceso. En 1991, 15 jarojn post la
komenco, la Dua Ĉambro de la Supera Kortumo fermis la
SOFICO-kazon.
Jen ĝi estis tipa kazo de korupto, fraŭdo realigebla dank’ al
helpo de la politika aŭtoritato kaj kun senpuneco por la kulp-
uloj dank’ al juĝsistemo submetita al la politika potenco.
12