Page 108 - heleco-99
P. 108
Feria, Luis Medina, estas nun plej konata pro tio ke li aĉetis jaĥton
per la makleraĵo de 971.210 eŭroj, kiun li akiris post provizado
de maskoj, gantoj kaj Kronvirus-testoj al la Madrida Urbo-
domo. Lia komerca partnero Alberto Luceño atingis pli grandan
profiton: 4.953.582 eŭrojn, per kiuj li akiris luksajn aŭtomobilojn:
unu Ferrari, unu Lamborghini, kaj tri luksajn horloĝojn: oraj
Rolex, krom domon en la elita suburbo Pozuelo de Alarcon kaj
luksan 10-tagan restadon en Marbella kontraŭ 60.000 eŭroj. La
debato pri la makleraĵoj estis intensa. Ambaŭ uloj riĉiĝis per
la tragedio, laŭ ies aserto. Sed la vero estas ke la juristoj asertas
ke estas nenio kontraŭleĝa (la moralo estas alia afero) aldoni
troan procenton de makleraĵo al la aĉeto kiam la merkato estis
sen kontrolo. “La tikla afero ne estas la makleraĵo, sed ĉu la
operacio estis laŭleĝa”. Ĝuste ĉi tio estis la radiko de la afero.
Dum la Stato de Alarmo en 2020, ĉiuj obstakloj por kontraktado
estis provizore forigitaj ĉar iĝis necesaj urĝaj proceduroj per
kiuj la administracioj povis rekte decidi la kontraktojn kaj tio
eliminis la normojn kiuj celas eviti kriman konduton. Medina kaj
Luceño estis akuzitaj je deliktoj de fraŭdo, falsado de doku-
mentoj, mon-lavado kaj forkapto de monresursoj. La kulminon de
la koncerna proceso ni devos atendi dumlonge; estas konate ke
la juĝaferoj estas tre lantaj en nia lando.
Ni jam pritemis kazon de la frato de la Prezidantino de Madrido. Nun
oni devas aldoni ke kiel reago al la politika pozicio de la socialista
regantaro rilate al ĝi, la kunlaborantaro de Ayuso kontraŭatakis
denuncante 13 operaciojn de la socialista registaro dum la pan-
demio, pri kiuj la Prokurorejo devis atenti. Inter tiuj aferoj,
estis suspektindaj aĉetoj de la Sanec-Ministerio subgvide de
Salvador Illa, kiu akiris 500.000 foruzeblajn kitelojn koste de
10.192.605 eŭroj. “Troa” prezo por ĉiu (16,7 eŭroj kiam en
aliaj lokoj ili valoris malpli ol 0,3 eŭro), laŭ la denunco.
Krome oni denuncis kvar kontraktojn por entute 488.000.000
maskoj provizitaj de firmao, kies socia agado baziĝis sur alkohol-
aĵoj kaj ĝia solveco ne estis kontrolita. La firmao jam estis
kondamnita en la jaro 2016 pro fraŭdo. Kaj tiel kun kontraktoj
de la Ministerio pri Transportado (kiam ĝi estis administrita de
José Luis Ábalos) aŭ kun alia de la Ministerio pri Migrado
kiuj estis aljuĝitaj al firmao kies merkatdirektoro estas la edzo
de la Unua Vicprezidantino, Nadia María Calviño.
Ankaŭ la partio VOX faris denuncon contra la Ministerio pri
Saneco ĉi-kaze pro kontrakto de 92 milionoj da gantoj por la
108