Page 67 - heleco-99
P. 67

Kiu ajn estus la kalendaro de Mas por avanci al la sendepend-

          eco, la aferoj akceliĝis ekde la momento kiam la Generalitat
          estis pelita de la CUP kaj la bazoj de ANC kaj Òmnium
          Cultural. Laŭ la vortoj de iu komentisto, la procezo havis nek
          stirilon nek bremsilojn. En reprezalio pro tio ke Artur Mas estis

          aplikinta politikon de reduktado de sociaj rajtoj, la CUP rifuzis
          subteni lian enoficigon kiel kataluna registrar-prezidento kaj
          postulis ke Junts pel Sí prezentu alian kandidaton. Tiel do, Mas

          estis anstataŭigita en januaro de 2016 per la iama urbestro de
          Ĝirono, Carles Puigdemont. En la kongreso de Convergència
          en julio de 2016, estis decidite ŝanĝi la nomon de la partio, pro

          la damaĝo kaŭzita de la malkaŝo en 2014 de la korupt-skandalo
          rilate al la riĉaĵo kaŝita de Pujol en diversaj impostaj paradizoj
          kaj la rompo en 2015 kun Demokratia Unio de Katalunio. Post

          longa intertraktado, en septembro de 2016 la partio iĝis la Partit
          Demòcrata Europeu Català (PDeCat). En januaro de 2017,
          kiam li estis juĝota pro okazigo de la kontraŭleĝa konsulto
          de 2014, Artur Mas eksiĝis kiel prezidanto de la PDeCat

          por  koncentri  sin  en  sian  defendon.  Li  estis  trovita  kulpa  je
          malobeo kaj deliktado kaj kondamnita al du jaroj da mal-
          kvalifiko por plenumado de ŝtatofico, kaj ankaŭ pagi al la

          publika fisko la kostojn de la referendumo.
          Dume, en la cetero de Hispanio, la publika indigno pro la skan-
          dalo de Bankia pliiĝis kiam oni sciis en oktobro de 2014
          ke, inter la jaroj 2003 kaj 2012, la administrantoj de Caja

          Madrid kaj Bankia ĝuis la uzon de “nigraj” kreditkartoj uzataj
          por fiske malklaraj personaj elspezoj, entute 15,5 milionoj da
          eŭroj. Aldone al salajroj kaj elspezoj ligitaj al ilia profesia

          agado, la kartoj estis uzitaj por vojaĝado, libertempa agado,
          vestaĵo,  kaj  monenspezoj.  Ekzemple,  Rodrigo  Rato  elspezis
          54.800 eŭrojn kaj Miguel Blesa, eksprezidanto de Caja Madrid,

          436.700 eŭrojn. En februaro de 2017, sesdek kvin membroj
          de la estraroj de direktoroj de ambaŭ bankoj estis kondamnitaj
          al totalo de 120 jaroj en malliberejo, kun Blesa ĉe la pinto

          de  la  listo  kun  ses  jaroj,  sekvita  de  Rato  kun  kvar  kaj
          duono jaroj. Blesa memmortigis en julio de 2017.
          La krizo en Katalunio, malgraŭ ĝia kreskanta severeco, ne kreis
          la alarmon pro la fakto ke la atento de la amaskomunikiloj estis

          koncentrita sur la rilato de la ŝtatestro kun korupto. La tabuo,
          kiu kutime malhelpis la publikan kritikon kontraŭ la monarkio,
          ĉesis funkcii post la jaro 2007. Fakte, la ekonomia krizo kaj la

                                                              67
   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72