Page 66 - heleco-99
P. 66
deveno. La partio Ciudadanos profitis la malfortecon de la korupta PP per impeta opozicio
al la plebiscito. Kvankam la voĉdono favore al sendependeco de Katalunio estis 80,76 el-
cento, la malalta partopreno ne subtenis la aserton de Mas, ke la vojo estis malferm-
ita al procezo de plena sendependeco. Post kelkaj tagoj la Ŝtata Prokuroro prezentis
akuzon pri malobeo, malbonfarado kaj defraŭdo de publikaj monrimedoj kontraŭ
Mas, la vicprezidantino Joana Ortega kaj la ministrino pri Edukado, Irene Rigau.
Cele profiti la referendumon de la 9-a de novembro, Mas denove antaŭigis la balot-
adon por la 27-a de septembro de 2015, argumentante ke la voĉdonado povus havi
rangon je plebiscito se la sendependecismaj partioj inkluzivus la separismon en siajn
programojn. La 30-an de marto, CiU, ERC kaj reprezentantoj de la sendependismaj
civitanaj grupoj —Carme Forcadell nome de la ANC kaj Muriel Casals nome de
Òmnium Cultural— konsentis pri “unueca agadplano por la kataluna suverenisma pro-
ceso”, kiu inkludis unuflankan sendependec-deklaron en la periodo de 18 monatoj se
ilia koalicio, kiu prezentis sin kiel Junts pel Sí, venkus en la balotado. La sekvan
tagon, Rajoy avertis ke la centra registaro ne permesos ajnan malobservon de nacia
integreco. Ĉar Duran i Lleida estis malfavora al ajna kontraŭleĝa separisma ago,
en junio de 2015 Unió Democràtica retiris siajn konsilistojn de la Generalitat kaj
CiU estis dissolvita. Convergència kaj UDC starus aparte por la baloto. Naŭ
tagojn antaŭ la balotado, la tagĵurnalo El Mundo revivigis la skandalon ke firmaoj
al kiuj oni aljuĝis publikajn kontraktojn estis devigitaj fari “bonfaran donacon”
ekvivalentan al 3 elcento de la kontrakto al la Palau de la Música Catalana, mono
kiu poste estis transdonita al la CatDem Foundation. Tamen, la gazeto malvere
deklaris ke parto de tiu mono estis deponita en la privataj bankkontoj de Artur
Mas kaj lia patro, de Jordi Pujol kaj ankaŭ ties edzino, Marta Ferrusola.
La 27-an de septembro, per 39 elcento el la voĉdonoj kaj 62 sidlokoj, Junts pel Sí atingis
plimulton en parlamento, malproksime el la esperita apogo al la sendependeco. La
koalicio de Podemos kaj ICV, nomita Catalunya Sí Que Es Pot, kiu aspiris al
reformo de la Statuto de Aŭtonomeco, akiris 8,94 elcento el la voĉdonoj kaj 11
parlamentajn seĝojn. La PSC-socialistoj, kiuj rekomendis federacian kortuman solvon,
gajnis 12,72 elcdenton de la voĉdonoj kaj 16 parlamentajn sidlokojn. Fronte malfavoraj
al ajna movado al sendependeco estis la centro-dekstra Partio Ciudadanos, kiu rikoltis
17,9 elcenton el la voĉdonoj kaj 25 parlamentajn seĝojn, kaj la kataluna PP, kiu gajnis
8,49 elcenton kaj 11 seĝojn. Mas pensis ke eblus daŭrigi la por-suverenecan procezon
kunlabore kun CUP, radikala naciisma formacio kaj feroce kontraŭkapitalisma, kiu gajnis
8,21 elcenton el la voĉdonoj kaj 10 parlamentajn seĝojn. Tiuj dek sidlokoj igis la
CUP-n la arbitro de la kataluna politiko, decidita doni sian parlamentan subtenon nur
kondiĉe al decido pri rapida sendependec-deklaro. En la Parlamento de Katalunio, la
27-an de oktobro, Junts pel Sí kaj la CUP prezentis rezolucion instigantan la komencon
de la procezo de kreado de sendependa kataluna respubliko. Kun la opozicio de la PP,
Ciudadanos kaj la PSC, la rezolucio estis aprobita la 9-an de novembro. Rajoy tuj faris
apelacion al la Konstitucia Kortumo, kiu deklaris ĝin kontraŭa al la Konstitucio.
66