Page 64 - heleco-99
P. 64

Ni ripetas ke, kvankam nia celo estas trakti la temon de la korupto en Hispanio, por
      pli bona kono de la historiaj cirkonstancoj en kiuj ĝi okazas, ni devas ankaŭ pri-

      atenti la fonon aŭ politikan medion en kiu koruptado okazas.
      La kresko de la sendependisma movado en Katalunio ekrapidiĝis kiam, post sia ega
      balota venko de novembro de 2011, la Populara Partio pliseverigis la ĝermantan

      katalunisman krizon kunigante politikojn de recentralizado kaj severeco, kiuj igis ke
      la Generalitat tranĉu elspezojn por publikaj servoj, ĉefe sano kaj edukado. La sen-
      laboreco estis ĉe la origino de multaj eldomigoj. Kadre de la mobilizoj tiorilate, la
      Assemblea Nacional Catalana (ANC) estis kreita en marto de 2012, enkanaligante tiujn
      sociekonomikajn plendojn cele premadi por referendumo pri la plena sendependeco de

      Katalunio. La ekonomiaj cirkonstancoj instigis la kreskon de la sendependisma sento.
      La senlaboreco pliiĝis kiel rezulto de la severa politiko de Artur Mas, kun la subteno
      de la kataluna PP. Por kompensi la sekvan perdon de populareco, Artur Mas alprenis

      pli agreseman tonon substrekante la neproporcian naturon de la fiska kontribuo de Kata-
      lunio al la hispana ekonomio, tial li pliintensigis sian separisman retorikon. La 11-an de
      septembro, en la Diada de tiu jaro, pli ol miliono da personoj manifestaciis favore al
      sendependeco sub la slogano “Catalunya, nou estat d’Europa” (“Katalunio, nova ŝtato
      de Eŭropo”). Mas intencis intertrakti fiskan pakton kun Madrido sed, antaŭ iu kunveno

      antaŭvidita por la 20-a de septembro, Rajoy provoke deklaris, ke tiam ne estas la
      tempo por “tumultoj, konfliktoj, polemikoj kaj disputoj” konsiderante la kvanton de
      la  ŝuldo  de  Katalunio  kaj  ties  sep-cent-mil  senlaboruloj.  Tio  estis  vidita  en

      Barcelono kiel incendia faro ĉar la Generalitat taksis ke Katalunio bezonis peti kvin
      miliardojn da eŭro-savpakaĵo ĝuste ĉar, ekde la verdikto de la Konstitucia Tribunalo
      en  2010,  la  komunumo  estas  trafita  de  financa  sistemo  kiun  en  Katalunio  oni
      konceptis  kiel  maljustan.  Kiam  la  kunveno  okazis,  Rajoy  tute  ekskludis  ajnan
      eblan ŝanĝon en la fiska rilato.


                                                          64
   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69