Page 62 - heleco-99
P. 62
estintus la ricevanto de la pago de komisionoj de Ferrovial tra la Palau de la Muziko
kontraŭ la koncesio de publikaj laboraĵoj, kiel la Urbo de Justico aŭ la nefinita linio 9
de la barcelona metroo. La kondamno de januaro 2018 kondamnis Félix Millet al 9
jaroj da malliberejo kiel la ĉefa respondeca persono.
“Kazo Cambil”: puno al 15 monatoj da malliberejo kaj 7 jaroj da malkvalifiko de la
eksa socialista urbestro de ĉi tiu urbo en Jaén, Agustín Cubillo pro prevarikado per
donado de du konstrupermesiloj. Ok aliaj implikitoj estis kondamnitaj al ses monatoj en
malliberejo.
“Kazo Porcuna”: la socialista eksurbestrino de ĉi tiu urbo en Jaén, Ana María Moreno de
la Cova, estis kondamnita al 21 jaroj da malkvalifiko por publikaj funkcioj kaj monpuno
de 2.190 eŭroj post agnosko, ke ŝi donis tri kontraŭleĝajn konstruo-licencojn inter 2004
kaj 2006. Tri urbkonsilianoj estis kondamnitaj al 14 jaroj de malkvalifiko por publikaj
funkcioj kaj la pago de monpuno de 1.460 eŭroj.
“Kazo Nóos”: La enketo koncerne al la kromkosto de la velodromo Palma Arena, pri kiu ni
temis per la antaŭa ĉapitro de ĉi raporto, originis unu el la plej famaj kazoj de supozata
korupto en la historio de la Demokratio en Hispanio, kun sekvoj kiuj rilatis al la iama
regiona prezidanto Jaume Matas kaj al iu membro de la Reĝa Familio, Iñaki Urdangarín.
La Duko de Palma de Mallorca, edzo de la Infantino Cristina, ankaŭ estis akuzita je deturnado
de publikaj financoj siaprofite tra la Nóos Institute, kies manaĝero estis lia partnero Diego
Torres. En Aprilo de 2013, la Infantino estis akuzita far la Juĝisto pro supozata misal-
propriigo de publikaj financoj. La Kontraŭ-Korupta Prokuroro apelaciis ĉi tiun akuzon ĉar,
laŭ li, ekzistis nenia solida indico. La Fisko taksis la monon enspezitan de la reto de firmaoj
de Urdangarín je pli ol 16 milionoj da eŭroj. La fina sentenco pri ĉi tiu kazo Noos okazis en
februaro de la jaro 2017, jam for de la regad-etapo de Zapatero kiun ni priraportas. Ĉi tiu
estas plia kazo kiu montras la lantecon de la funkciado de la justico en Hispanio, kaj krome
la sentenco mem montras alian fian aspekton de tiu justico. Urdangarín, Duko de Palma de
Mallorca, estis kondamnita al 5 jaroj kaj 10 monatoj da enprizoniĝo, sed li restis en-
prizone nur ĝis la jaro 2021, sed oni publike sciis ke en la prizono li ĝuis je speciala
komforto. Ĉi tio estus skandalinta la hispanan popolon se ĉi tiu ne estus tro alkutimigita
al tiaj aferoj kiam la deliktuloj estas altrangaj uloj. Tamen oni devas aldoni ke ankaŭ
Diego Torres Pérez kaj Jaume Matas estis punitaj per kelkjara enprizoniĝo pro ci tiu
kazo Noos. Krome ili kaj Iñaki Urdangarín kaj la Infantino Cristina devis redoni
grandajn monsumojn pro ilia kontraŭleĝa enspezado en ĉi tiu kazo.
“Kazo Tótem”: Estis arestitaj, inter aliaj, la urbestro, Juan Morales, la estro de la loka polico,
kaj sekretario de la Urbodomo de Totana (Murcio). Ĉi tiu kazo aperis en novembro 2007,
kiam la Civil-Gvardio malkovris eblan delikton de pago eŭro-milionajn komisionojn
kontraŭ municipaj licencoj en la urbo Totana.
La galegia grupo Nuaria estus akirinta la licencojn por konstrui pli ol 5.000 loĝejojn per
eksterleĝaj komisionoj en kio estus la plej granda loĝkomplekso en la municipo. Dum la
enketo, preskaŭ dudek homoj estis arestitaj. Ĉiuj restis senpunaj eĉ sen juĝo, nur la
urbestro estis kondamnita al du jaroj da malliberejo.
“Operacio Biblioteca”: Estis arestitaj José Martínez García, urbestro, de Librilla kaj Simón
Alcaraz urbestro de Aledo (ambaŭ en la provinco de Murcio) kune kun kelkaj aliaj
funkciuloj kadre de la esploroj far la Enketa Juĝejo numero 6 de Murcio, kiu malfermis
62