Page 63 - heleco-99
P. 63

proceson  por  subaĉeto,  kaj  intertraktadoj  malpermesitaj  al
          publikaj  funkciuloj.  Kiel  kutime  la  proceso  estis  longdaŭra;

          nur ses jarojn poste estis diktita la sentenco, fakte, unu el la
          implikitoj  jam  estis  forpasinte  tiam,  alia  deklaris  kialojn  de
          malsano cele liberiĝi el enprizoniĝo. En Hispanio, kiel longe
          daŭras la juĝprocesoj, estas sufiĉe oftaj la la kazoj de kulpuloj
          kiuj sin liberigas eniri en prizonon pro sia multaĝo.
          “Kazo  Brugal”:  enketo  komencita  en  2006  pri  deliktoj  de
          subaĉeto,  ĉantaĝo  kaj  influtrafiko  en  la  aljuĝo  de  publikaj

          kontraktoj  en  konkursoj  por  la  administrado  de  rubkolektaj
          servoj  en  diversaj  urboj  regataj  de  la  Populara  Partio  en  la
          provinco de Alakanto. La enketo komenciĝis en la jaro 2006,
          kaj kelkaj arestoj estis faritaj en majo de 2007. En julio 2010, la
          kazo estis rekomencita kun novaj implikitoj. Inter la implikitoj

          estis kvar sinsekvaj urbestr(in)oj, de la P.P., de Orihuela, Luis
          Fernández Cartagena, José Manuel Medina, Monica Lorente
          kaj Emilio Bascuñana, samkiel aliaj funkciuloj de altranguloj
          de la sama partió en  Orihuela, kaj kelkaj entreprenistoj  La
          afero finiĝis per kelkaj malliberecaj punoj.
          “Kazo Logroño Turismo”: La konsiliano de la urbodomo de
          Logroño,  Ángel  Varea,  de  la  Rioĥa  Partio,  kaj  lia  asesoro
          Erich Reiner neregule aljuĝis kontraktojn inter la jaroj 2008 kaj

          2011 al la firmao Jazz Group per la Fondaĵo Logroño Turismo. La
          du politikistoj kaj la manaĝero de la kompanio estis kondamnitaj
          en 2021 pro administra malbonfarado, defraŭdo de publikaj mon-
          rimedoj kaj influo-trafiko al tri jaroj da malliberejo, 17 jaroj da
          malkvalifiko de publika ofico kaj monpuno de 6 000 eŭroj.

          Ni vidas kiom multe oftas da kazoj de urbo-planisma korupto. Per
          kontraktoj, falsitaj ofertoj kaj publikaj aljuĝoj kontraŭ la koncerna
          maklero, la korupto ligita al urba disvolviĝo infektis administra-
          ciojn,  politikajn  partiojn  kaj  privatajn  entreprenojn.  La  tero,
          sur kiu eblas konstrui, generas egan kaj facilan monkvanton,
          kiu permesas skandalajn operaciojn kaj la deturnadon de mon-
          sumoj  al  privataj  aŭ  partiaj  kontoj.  La  rekvalifiko de  tereno

          kaj la posta ekspansio de la konstruado generis ĉiajn kontraŭ-
          leĝajn  agojn,  kiuj  plenigis  la  poŝojn  de  ĉiuj  implikitoj.  La
          proceduro  konsistas  el  “aĉeti”  la  urbestron,  urbkonsilianon,
          deputiton aŭ reganton por ricevi la koncernan aljuĝon.
          Inter tiom multaj kazoj de koruptado pri urbo-planismo dum
          tiu etapo, eble ni nevole lasis iujn for de nia raporto. Krome

          estas la fakto ke multaj kazoj en kiuj oni estis agante ekster-
          leĝe tiam pri ĉi tiu afero kaj aliaj, ne estis malkovritaj ĝis la
          sekvinta  regad-etapo,  tiu  de  Mariano  Rajoy,  kiun  ni  pri-
          raportos per la sekva ĉapitro.

                                                             63
   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68