Page 65 - heleco-99
P. 65

Artur Mas respondis al la rifuzo de Rajoy plifortigante la

          ligojn de sia partio, CiU kun la sendependistoj de ERC kaj
          kun la ekologiisma maldekstro de Iniciativa per Catalunya
          Verds.  La  popola  subteno  al  plena  sendependeco  pliiĝis.

          La 27-an de septembro, CiU aldoniĝis al ERC kaj ICV por
          subteni  postulon  de  referendumo  pri  la  sendependeco  de
          Katalunio kaj Mas kunvokis anticipitan balotadon en Kata-

          lunio. En la kampanjo por tiu regiona balotado la 28-an de
          novembro 2012, la konservativa partnero de Artur Mas, Josep
          Antoni  Duran  i  Lleida,  gvidanto  de  la  kristandemokrata
          partio Unió Democràtica de Catalunya (UDC), esprimis

          sian indignon pro la rifuzo de Rajoy negoci fiskan pakton
          en la kunteksto de la korupteco de la PP per jenaj vortoj:

          «l'Estat  és  una  claveguera»  («la  Ŝtato  estas  kloako»).
          Tamen, la intensiĝo de la sendependismo de Mas igis lin
          perdi  la  subtenon  de  anoj  de  lia  partio  malfavoraj  al  la
          apartigo de Hispanio. La nombro de parlamentaj sidlokoj

          de CiU falis de 62 al 50, dum ERC gajnis 21 (11 pli ol en
          2010)  kaj  ICV,  13  (3  pli).  La  plej  radikala  separisma
          formacio, la Candidatura d’Unitat  Popular (CUP), kon-

          servis  siajn  tri  sidlokojn.  Kune,  la  ensembla  voĉdono  de
          CiU, ERC, ICV kaj CUP altiĝis de 85 al 87 sidlokoj. Mas
          estis  ĵurkonfirmita  kiel  prezidanto  la  19-an  de  decembro

          de 2012, post  subskribo de interkonsento kun la aliaj du
          formacioj menciitaj kiu inkludis la engaĝiĝon fari publikan
          konsulton pri la estonta statuso de Katalunio.

          Malgraŭ  avertoj  de  la  Konstitucia  Tribunalo,  laŭlonge  en
          2013 la naciismaj partioj daŭrigis la preparojn por referendumo
          pri sendependeco okazonta en novembro de 2014. Kiam la
          propono okazigi ĉi tiun referendumon estis prezentita al la

          Hispana Kortumo, en aprilo de 2014, ĝi estis venkita per 299
          voĉoj kontraŭ 47. La sendependismaj partioj en la Kataluna

          Parlamento tiam redaktis leĝon, kiu permesus okazigi ne-
          referendumajn konsultojn. Rajoy reagis apelaciante la leĝon
          al  la  Konstitucia  Kortumo,  kiu  malpermesis  la  konsulton.
          Mas  respondis  per  la  ruzo  deklari  ke  temis  pri  civitana

          konsulto  administrita  de  volontuloj.  Fine,  la  9-an  de
          novembro, la tagon de la referendumo, la partopreno estis nur
          37 elcento el la voĉ-donantaro, kio respegulas la fakton ke

          multaj laboristaj katalunoj estis de hispanlingva enmigrint-


                                                              65
   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70