Page 82 - heleco-99
P. 82
Castedo kaj la ceteraj akuzitoj en la kazo Brugal estis absolv-
itaj de la Provinca Tribunalo de Alakanto. Kazoj kiel ĉi
tiu, oftaj en la hispana publika vivo, generas ian malfidon
je popola nivelo pri la juĝsistemo kiu ŝajnas emi favori la
potenculojn. Sed pli notindas ke multenombraj popolanoj
politike apogas famajn koruptulojn en la balotoj.
Pli severaj estis la punoj pri la “kazo Emarsa”. Temis pri
korupt-afero okazinta en la Valencia regiono kiu iĝis publika
afero fine de 2011 kiam estis imputitaj la estroj de la firmao
Emarsa (Municipa ento por la purigado de kloaka akvo)
kreita de la Valencia Urba Konsilio kaj 17 aliaj proksimaj
municipoj. La ĉefa misio de tiu ento estis la administrado
de la purigejo Pinedo. La du ĉefaj akuzitoj estis la eks-
prezidanto de la firmao, la PP-ano Enrique Crespo, kiu en fe-
bruaro de 2012 estis devigita eksiĝi de siaj postenoj de urb-
estro de Manises kaj vicprezidanto de la Provinca Konsilio
de Valencio, kaj Esteban Cuesta, agento de Emarsa kaj iama
vilaĝa urbestro de Benimámet nomumita de la urbestrino
de Valencio Rita Barberá. En julio 2010, la PP de la Valencia
regiono, kiu regis la firmaon ekde 1995, decidis la likvidon de
Emarsa ĉar ĝi bankrotis. Sed la kontoj montris ke mankis 17
milionoj da eŭroj, tial juĝ-esploro estis malfermita por la
periodo inter 2004 kaj 2010 malkovrante multajn neregulaĵojn
kiuj igis la enket-juĝiston akuzi 16 homojn, inkluzive de la
prezidanto de la firmao, Enrique Crespo pro fraŭdo, daŭra
trompado kaj aliaj deliktoj. La juĝa enketo malkovris ke la
administrantoj de Emarsa laŭŝajne pagis milionajn mon-
sumojn por neekzistintaj servoj kaj provizoj -preskaŭ 40 mili-
onoj da eŭroj pagitaj al proksimume 35 firmaoj, kelkaj el ili
ligitaj al postenuloj de Emarsa- kaj ke ili ankaŭ ŝargis la
firmaon per siaj aĉetoj de luksaj aĵoj, manĝoj en altekostaj
restoracioj, vojaĝoj eksterlanden kun la tuta familio, loĝ-
antaj en luksaj hoteloj, butikumado en super-bazaroj ktp. je
entute pli ol unu miliono da eŭroj. Oni taksas ke la tuta fraŭdo
povus superi 30 milionojn da eŭroj. Oni malkovris ankaŭ ke
la agentoj ricevis milionajn salajrojn kaj ke oni pagis salaj-
rojn al uloj kies rolo en la firmao estis nur enspezi la monon
(unu el ili estis konsiliano de Urbo-planado de la PP en Mon-
cada, kaj alia iama proparolanto de la PP de Benetúser). La
agento Esteban Cuesta siaflanke enspezis 250.000 eŭrojn
en siajn kontojn inter 2005 kaj 2009.
82