Page 83 - heleco-99
P. 83
En februaro de 2012 Enrique Crespo demisiis el siaj postenoj pro la Emarsa-skandalo.
La enket-juĝisto metis kaŭcion de 25 milionoj da eŭroj por Crespo, kiel eksprezidanto
de Emarsa, kaj por la eksagento Esteban Cuesta pro la laŭŝajna defraŭdo de publikaj
monrimedoj. Enrique Crespo “provizore” forlasis la PP-n, sed la regiona gvidantaro de
la PP jam estis suspendinta lian membrecon. Mankis Jorge Ignacio Roca Samper, posed-
anto de pluraj firmaoj kiuj fakturis ĝis 15 milionoj al Emarsa, plejparte sen pravigo.
En Aprilo de 2012, estis akuzita Ignacio Bernácer, estro de operacio de la publika firmao
de la Generalitat respondeca pri financado kaj kontrolado de la valenciaj purigejoj.
Estis akuzita ankaŭ José Juan Morenilla implikita en la intrigo fiksante troan prezon
por la traktado de la ŝlimo de la Pinedo-purigejo kaj kundividante la kostojn kun
Enrique Crespo kaj Esteban Cuesta. En junio 2015, Jorge Ignacio Roca Samper, unu
el la ĉefaj “planintoj” de la intrigo, estis arestita en Moldavio. La 22-an de junio de
2018, la Provinca Juĝejo kondamnis la akuzitojn al pli ol 90 jaroj da malliberejo entute.
La plej altaj punoj estis por Esteban Cuesta, 12 jarojn da malliberejo, kaj por la iama
urbestro de Manises, Enrique Crespo, 10 jarojn. La komercisto Jorge Ignacio Roca Samper,
la sola kiu tiam estis en malliberejo, ricevis 6 jarojn kaj unu tagon kiel necesa kunlabor-
anto en krimo de defraŭdo de publikaj monrimedoj kaj kiel aŭtoro de falsa dokumentado.
La 11-an de januaro de 2019, la PriKonta Kortumo kondamnis la akuzitojn pagi 20,5
milionojn da eŭroj kaj konstatis la ekziston de fraŭdo en iliaj agoj.
En la ĉi-ĉapitra raportado pri la kazoj Gürtel, Noos k. a. aperis kaj plu aperos aferoj
kaj personoj kiuj jam estis menciitaj en la antaŭaj ĉapitroj, ĉefe en tiu dediĉita al la
etapo de regado de José María Aznar. Nomoj kiaj: Francisco Correa Sánchez, José
Luis Izquierdo López, Sonia Castedo, Carlos Fabra, Eduardo Zaplana, Jaume Matas…
kaj iome pri ties korupta agado jam estis vidite de niaj legantoj en antaŭaj ĉapitroj.
Okazas ke tiuj korupt-aferoj komenciĝis sub la regado de Aznar sed nur poste, iom post
iom, estis publike konataj, kaj ĉefe, pro la lanteco de la juĝ-procesoj, la kulmino de la
aferoj okazas tre poste. Ekzeple, pri la kazo de la ERE, kies inico okazis sub la regado
de Felipe González, la punoj al Manuel Chaves kaj Antonio Griñán ne estis konataj
ĝis la regado de Pedro Sánchez, kiun ni priskribos per la sekvonta ĉapitro, kaj pri la
aferoj de Francisco Camps, kiun ni komencis pritrakti ĉi-ĉapitre, la juĝ-sentenco estas
ankoraŭ nekonata kiam oni verkas ĉi-linioj en la printempo de 2023.
Pri Carlos Fabra, ni jam vidis per iu el la antaŭaj ĉapitroj ke li estis juĝ-esplorita ekde
la jaro 2008 tial ke li ne povis pravigi la devenon de milionaj monsumoj kiujn li deponis
en siajn bank-kontojn. Klariĝinte ke lia riĉaĵo estis frukto el koruptaj operacioj je sub-
aĉeto, influo-komerco kaj impost-fraŭdo, li estis kondamnita, en novembro de 2013, al
kvar jaroj da malliberejo. Nun ni povas pli detale priskribi la koruptecan karieron de
tiu ulo. Interalie, li estis akuzata kombini sian publikan oficon kun konsulta komerco
pere de propra kompanio dediĉita al konsilado inter 2000 kaj 2004. La Fiska dokument-
aro rivelis ke Fabra kolektis de almenaŭ sep diversaj firmaoj, iuj el ili kun kontraktoj al-
juĝitaj de la publika administracio de Castellón, por kvanto je 841.021 eŭroj. La firmaoj
de Vicente Vilar, pagis al Fabra pli ol 150.000 eŭrojn inter 2000 kaj 2001 pro tia influo-
83