Page 84 - heleco-99
P. 84
komerco. La esploroj malkovris aliajn kompaniojn kiuj pagadis tiajn komisionojn; tiuj
de la komercisto Fernando Roig pagis pli ol 200.000 eŭrojn inter 2000 kaj 2003.
Post la balotado de 2007 de la Valencia Komunumo, Carlos Fabra diris ke li sentas sin
absolvita kaj aprobita de la popolo. Siaflanke, la lidero de la PP, Mariano Rajoy, pri-
skribis Fabra-n en 2008 kiel “ekzempla civitano”. Francisco Camps, tiama Prezidanto
de la PP de la Valencia regiono diris en 2010, post kiam la kazo Gürtel, eksplodis,
ke tiel li kiel la provinco de Castellón ĝuas “grandan bonŝancon” havi Fabra-n kiel
prezidanton de la Provinca Konsilio. La 1-an de decembro de 2014 Fabra eniris en
la malliberejon de Aranjuez. Ekde kiam la t. n. “kazo Fabra” aperis ĝis lia eniro en
malliberejon, pasis 11 jaroj. La 18-an de april, 2016, Carlos Fabra pasis al tria grado
laŭ juĝa ordono. De tiu tago, li pasigis nur la noktojn en la Aranjuez-malliberejo.
Entute, li restis en malliberejo dum 16 monatoj.
Tiel al Carlos Fabra kiel al Francisco Camps oni suspendis la PP-membrecon kiam la
estraro de tiu partio komprenis ke la implikeco kaj kunkulpeco de ambaŭ en korupt-
intrigoj estis klara afero. Tamen Camps –ankoraŭ– ne estis punita per restado en mal-
liberejo, kvankam li jam estis kelfoje juĝita pro diversaj korupt-skandaloj. Kelkfoje oni
juĝprocesis lin pro lia ebla partopreno en la Gürtel-kazo; ĝis nun li ĉiam estis
absolvita sed kiam aperas novaj indicoj de lia implikiĝo oni remalfermas la esploron;
nuntempe (aprilo de 2023) oni denove li estas sub juĝa enketo. Estis aliaj kazoj kiuj
ia- aŭ alia-maniere rilatas al li, ekzemple, la “kazo Fórmula 1”. La Generalitat de
Valencio prezentis akuzon kontraŭ la eksprezidanto Francisco Camps, kiel la ebla
responsulo de deliktoj de malversacio kaj falsado en la konstruado de la Formulo 1-
cirkvito en Valencio. Ankaŭ ĉi tiu proceso estis plurfoje arkivata kaj remalfermata sed
fine Camps restis absolvita. Oni absolvis lin ankaŭ pri la kazo de la kontraŭleĝa aljuĝo
de kontraktoj rilate al la preparo de la vizito de la papo Benedikto la 16-a al Valencio
en la jaro 2006. La koncernaj procesoj kondamnis preskaŭ tridekon da personoj sed
neniu el ili estis Francisco Camps.
Ĉiuj tiuj korupt-kazoj ne estus povinte okazi sen la kono, konsento kaj kompliceco de
Francisco Camps. Sed la funkciad-maniero de la tribunaloj havas sian propran logikon:
la tribunaloj ne povas kondamni kaj puni sen la ekzisto de klaraj pruvoj pri la deliktoj,
kaj en la kazoj de Camps tiaj pruvoj ne estis trovitaj. Li, ja, havis politikan respond-
econ pri la koruptaj faktoj ĉar ili okazis sub lia jurisdikcio, sed la juĝa respondeco
estas alia afero malsama ol la politika respondeco. Kiel aŭtoritatulo de la Valencia
regiono kiam tiuj aferoj okazis, Camps estis politika respondeculo ĉar la aferoj ne eblus
sen lia kono, kaj se vere li ne konis ilin, tio akredintus lian nekapablon kiel reganto,
do, ĉiukaze, li estas politike rifuzinda. Alia politika persono de la PP kies koruptado
ne povis esti leĝe punita estas Esperanza Aguirre y Gil de Biedma kiu, dum kelkaj jaroj,
rolis kiel Prezidantino de la Aŭtonomia Komunumo de Madrido. La maniero laŭ kiu ŝi
aliris al tiu alta politika posteno ne estis tre honesta. En la regiona balotado de la 25-a
de majo de 2003, la PP atingis 55 deputitojn, unu parlamentan seĝon malpli ol la tuto
de la Socialista Partio, 47 seĝoj, plus Unuiĝinta Maldekstro, 9 seĝoj. Do, La maldekstra
84