Page 13 - heleco-99
P. 13
La regad-etapo de Felipe González daŭris dek tri jarojn kaj duonon, de la 2-a de
decembro de 1982 ĝis la 5-a de majo de 1996. Ĝi havis sendube favorajn rezultojn
por la lando, sed ankaŭ karakteriziĝis pro la daŭrigo de la politika perfido al la hispana
popolo kaj senĉesa korupto. La eniro de Hispanio en la NATO, en junio de 1982,
regante ankoraŭ Leopoldo Calvo Sotelo, estis favora faktoro por atingi eksterlandan
apogon al la febla hispana demokratio, kaj kontribuis plifaciligi la postan aliĝon de
la lando al la Eŭropa Ekonomia Komunumo, sed ĉefe por deadmoni la militistojn je
ilia obsedo interveni en la nacian politikon. Komence, la Socialista Partio sin oponis
al la hispana enkonduko en la NATO-n sed, post la atingo de la politika potenco,
Felipe González ne retiris Hispanion el la Atlantika Alianco. Dum la tuta jaro post
la puĉo (23-F de 1981), la reĝo estis la plej fervora defendanto de la armea disciplino
kaj de la eniro de Hispanio en la Eŭropan Ekonomian Komunumon. La tempo de
trankviligo de la militistaro fare de la UCD, en kiu la reĝo ofte devis roli kiel “fajro-
estingisto”, finiĝis per la balotado de la 28-a de oktobro 1982 kaj la ampleksa pli-
multo akirita de la socialistoj. Felipe González venkis en kvar sinsekvaj balotadoj:
1982, 1986, 1989 kaj 1993, la unuaj tri per absoluta plimulto.
Tiu granda balota venko de la PSOE ĉesigis la pretendon ke la Armeo povus pli
bone interpreti la nacian volon ol la elektitaj politikistoj. Tamen la taskoj kiujn
Felipe González devis alfronti estis enormaj. Estis pasintaj nur ses jaroj ekde la leĝigo
de la PSOE. La problemoj rilate al la ETA-terorismo kaj la armea ribelemo postulis
lertecon kaj aŭtoritaton. Narcís Serra, kiel ministro pri Defendo, aplikis programon de
modernigo kaj profesiigo, kiu finfine nuligis la puĉisman inklinon de la armeestroj.
Specialan atenton oni devis apliki al la rekonverto de la hispana industrio, kun ties
malnoviĝintaj sektoroj, alta energidependeco, regionaj malekvilibroj kaj teknologiaj
mankoj. Same okazis kun la agrara reformo. La fakto ke la PSOE pretis alfronti la taskojn
kiujn la UCD preterlasis igis ĝin inda je ia toleremo de la publika opinio pri rimedoj kiaj
la malplivalorigo de la peseto, la plialtigo de impostoj kaj la prezo de la karburaĵo.
La socialista registaro heredis ŝtat-aparaton kaj ekonomion kiuj bezonis urĝan reformon.
González alvenis al la politika potenco prirezignante aspirojn por socialisma transformo
13