Page 85 - heleco-99
P. 85
koalicio povus trudi sian kandidaton. Tamen, la elekto de maldekstrema dupartia regist-
aro ne estis efektivigita ĉar du socialistaj deputitoj forlasis sian partion kaj ne apogis
ties kandidaton. Tio ebligis ke la PP enpostenigu kiel Prezidantinon de Madrido sian
kandidatinon Esperanza Aguirre. En la plenumado de sia rolo, ŝi distingiĝis per sia
reakcia, kontraŭsocia politiko, kio estas logike ĉar ŝia dekstrara partio havas la celon
administri la interesojn de la superregantaj klasoj. Ekzemple, interalie, ŝi entreprenis la
politikon de malfortigo de la publika sanec-sistemo favore al la privata saneco en Ma-
drido, politiko kiu poste estis sekvata de ŝiaj posteuloj ĝis la nuntempo.
La registaro de Aguirre estis implikita en esploroj kaj akuzoj rilate al kazoj de spionado
supozeble faritaj de sekurecaj oficistoj de la Komunumo de Madrido kontraŭ membroj
de la sama registaro. La Provinca Tribunalo malfermis procedojn por defraŭdo de publi-
kaj financoj, ĉar en si mem, “sekvi personon ne konsistigas ajnan kriman delikton”. La
15-an de julio 2010, iu esplorjuĝejo de Madrido rifuzis la kazon, konsiderante ke oni
ne povis kontroli ĉu ili uzis aŭ ne publikajn rimedojn por la spionado. Alia kazo: en
2012, la Ŝtata Impostadministra Agentejo prezentis raporton al la juĝisto de la
Nacia Kortumo en kiu, laŭ siaj esploroj provizante pruvojn de ebla kontraŭleĝa fi-
nancado kaj de la ekzisto de falsaj fakturoj emisiitaj de firmaoj de la intrigo Gürtel
pro servoj faritaj al la partio en la balot-kampanjoj. La Kontraŭkorupta Prokuroro ne
daŭrigis la enketon, ĉar la supozata delikto jam preskriptiĝis. Alie, en Villanueva de la
Cañada, la patrinflankaj onkloj de Esperanza Aguirre enspezis du milionojn da eŭroj
en ses jaroj per spekulado pri terenoj por konstruado. Ili aĉetis 24.326 m² da ne-
konstruebla tereno en la jaro 2000 kontraŭ 419.995 eŭroj, kaj vendis ĝin en 2006 po
4,6 milionoj da eŭroj kiam jam oni povis konstrui sur ĝi. En Tres Cantos ili aĉetis teron
per 3,1 milionoj da eŭroj en 2001 kaj vendis ĝin en 2004 kontraŭ 11,2 milionoj da eŭroj.
Esperanza Aguirre ne alprenis politikan respondecon pri la riĉiĝo de siaj parencoj.
La Hispana Altrapida Trajno (AVE) Madrido-Gvadalaĥaro-Ĝirono, konstruita dum
la regado de Aguirre, ne haltas en la centro de la urbo Gvadalaĥaro sed 8 km for, sur
tereno apartenanta al firmao posedata de onklino kaj kuzoj de la edzo de ministrino
de Esperanza Aguirre. Tiuj ĉi terenoj estas urbanizitaj sub la nomo Ciudad Valdeluz
kun 9.500 projektitaj hejmoj. Ĉi tiu AVE-stacio en 2013 ricevis nur 70 pasaĝerojn tage.
Alia kazo kiu rilatas al Esperanza Aguirre estas tio ke du firmaoj apartenantaj al ŝia
edzo atingis profiton de preskaŭ 6 milionoj da eŭroj da publika mono. Ambaŭ firmaoj
enspezis, nur en 2015, pli ol 300.000 eŭrojn el publikaj subvencioj sub la prezidant-
eco de Aguirre dum la tempo kiam ŝi estis akciulo de unu el la kompanioj. Ŝia edzo
nomiĝas Fernando Ramírez de Haro y Valdés. Ambaŭ geedzoj havas nobelan, aris-
tokratecan devenon, sed iome malprosperaj; fakte, li estis implikita en proceso kun siaj
fratoj por la posedo de malnova kaj valora pentraĵo apartenanta al la familio. Pri la
malregulaĵoj de la familio de Esperanza Aguirre ŝi ricevis nenian juĝan punon ĉar,
same kiel en la kazoj de Francisco Camps, ŝia tuta misfarado konsistis el politika, ne
eksterleĝa koruptado. Tio estas, la regantoj povas decidi kiujn subvenciojn aprobi,
kiujn terenojn deklari konstrueblajn… La politika respondeco devas esti juĝata de
85