Page 86 - heleco-99
P. 86
la civitanoj kiuj voĉdonas, ne de la tribunaloj. Kaj en la hisp-
ana voĉdonantaro estas konsiderinda inklino apogi la politi-
kajn fortojn de la dekstraro, eĉ inter la malriĉularo. Kial
okazas tiu stranga fenomeno? Ni devos okupiĝi pri tiu afero
ĉar ni vidos ke tiu realaĵo persistas ankoraŭ.
Se Esperanza Aguirre bone lertis liberiĝi el juĝaj punoj, ne
okazis same al uloj de ŝia partio kiuj prosperis dank’ al korupt-
ado sub ŝia jurisdikcio kaj protekto. Inter ili ni citu iujn el
la plej elstaraj kazoj. Francisco Granados estis PP-ano, urb-
estro de Valdemoro ekde 1999 al 2003. Li partoprenis el la
intrigo Gürtel kiun ni jam priskribis kaj en la “kazo Púnica”,
kiun ni priskribos poste. Krome oni akuzis kaj juĝis lin pro
deliktoj de monlavado, kontraŭ la Publika Trezoro, doku-
menta falsigo, subaĉeto kaj influo-trafiko. Li restis kelkajn
jarojn en malliberejo. La sukcedinto de Aguirre en la Prezidant-
eco de la Madrida Komunumo estis Ignacio González.
Ankaŭ li restis en malliberejo dum iom da tempo. La akuzoj
al li estis: krima organizo, trompado, defraŭdo, subaĉeto, mon-
lavado, fraŭdo kaj dokumenta falsado. Ŝajnas ke ĉi lastaj kazoj,
kiel multaj aliaj de la procesitaj koruptuloj, atendas ankoraŭ
la finan sentencon de la tribunaloj.
Sekvinta Prezidantino de Madrido, ankaŭ de la PP, estis Cris-
tina Cifuentes. Ankaŭ ĉi ties nomo aperis baldaŭ ligita al
korupt-aferoj ĉu dubindaj aŭ ne. La 2-an de junio de 2017, ŝi
devis deklari antaŭ la Komisiono por pri-Korupta Esploro
de la Madrida Asembleo, por klarigi ŝajnajn neregulaĵojn
kadre de la Punika Operacio. Sed la 20-an de aprilo 2021,
la Centra Enketa Tribunalo numero 6 de la Nacia Kortumo
konsentis eksigi ŝin el tiu kazo ne vidante pruvojn ke ŝi parto-
prenis en la aljuĝo de la kafejo-servo de la Asembleo de
Madrido por favori supozitan donacinton de la PP je regiona
nivelo nek, do, ke tio havis ian ajn rilaton kun supozata ne-
regula financado de la partio.
La 4-an de aprilo de 2018, Cristina Cifuentes devis deklari
antaŭ la plenkunsido de la Asembleo post peto pri klarigoj
rilate al ŝajnaj neregulaĵoj en sia akademia arkivo rilate al la
akiro de sia jurisprudenca universitata titolo en la akademia
jaro 2011-2012. La 15-an de februaro 2021, sekcio 15 de la
Provinca Juĝejo de Madrido absolvis ŝin, pro manko de pruvoj,
de la delikto de induktado al dokumenta falsaĵo, pri kiu la
Prokuroro akuzis ŝin. Tamen, la juĝistoj ja kondamnis al
86