Page 87 - heleco-99
P. 87
trijara restado en malliberejo personon el la Universitato kiu
konfesis esti ellaborinta la raporton falsigante la subskribon
de du aliaj instruistoj, kaj iaman konsiliston kiu intervenis en
la afero. La 25-an de aprilo de 2018, la amaskomunikilaro
elsendis filmeton de la jaro 2011, en kiu Cristina Cifuentes
estis observita en sekureca ĉambro de komerca centro post
provo de rabo supozeble farita de ŝi. Tuj post tio, en gazetara
konferenco, Cifuentes anoncis sian demision kiel prezidant-
ino de la Komunumo de Madrido, asertante esti viktimo de
“kampanjo de persekuto kaj renverso”. Oni suspektis, ke la
elsendo de la video pri la ŝtelo de Cifuentes en la komerca
centro estis iniciato de ŝia partio, la PP, por altrudi al ŝi la
demisión tial ke la skandalo de la falsaj akademiaj kvalifikoj
estis damaĝante la prestiĝon de la partio.
Plurfoje ni faris aludon pri la tiel nomita “Punika operacio”.
Ĝi estis polica operacio farita de la Centra Operacia Unuo de
la CivilGvardio, laŭ peto de la juĝisto de la Nacia Tribunalo
de Hispanio. La 27-an de oktobro 2014 estis arestitaj 51
politikistoj, magistratanoj, funkciuloj kaj komercistoj ĉar
supozeble ili estis implikitaj en korupt-intrigo kiu aljuĝis
publikajn servojn kun valoro de 250 milionoj da eŭroj dum
du jaroj. La arestitoj apartenis, plejparte al la PP sed estis
ankaŭ pluraj el la Socialista Partio kaj eĉ iu el Unuigita Mal-
dekstro. Supozeble, kontraŭleĝaj komisionoj estis ŝargitaj
per 2 aŭ 3 elcente el la kvanto de la kontrakto, kiuj poste
estis lavitaj tra kompania reto. Kiel ni jam menciis, Francisco
Granados, iama duarangulo de la PP en la Komunumo de
Madrido post Esperanza Aguirre, estis unu el la ĉefaj parto-
prenantoj. Krome estis arestitaj ankaŭ ses urbestroj de la
Komunumo de Madrido (tiuj de Parla, Valdemoro, Torrejón
de Velasco, Casarrubuelos, Collado Villalba kaj Serranillos
del Valle), la sekretario de la Instituto de Turismo de la Regiono
de Murcio, la iama urbestro de Kartageno, José Antonio
Alonso kaj la prezidanto de la Provinca Konsilio de León,
Marcos Martínez Barazón. Krome, pluraj komercistoj, kiuj
supozeble estis la organizintoj de la intrigo, estis arestitaj
kaj pluraj firmaaj sidejoj estis inspektitaj. Post la aresto la
28-an de oktobro de José Martínez Nicolás, Ĉefoficisto
de la Komunumo de Madrida Agentejo pri Informadika
Teknologio kaj Komunikado, la nomo de la kompanio Indra
aperis kiel unu el la eblaj firmaaj profitintoj.
87