Page 88 - heleco-99
P. 88

Laŭlonge de kelkaj jaroj, ekde 2014 ĝis 2019, oni faris pliajn

                              arestojn en rilato kun ĉi tiu Punika-kazo. La arestitoj estis poste
                              liberigitaj sed kiam oni verkas ĉi raporton ankoraŭ ne estis finita
                              la juĝa proceso, tiel do ankoraŭ ne eblas informi pri la punoj kaj
                              punitoj. Cetere, ni ne povas pritrakti tiom granda serio da imputitoj;

                              ni nur menciu kelkajn inter la ĉefaj el ili.
                              La 4-an de novembro de 2014, Antonio Sánchez Fernández, tiama
                              urbestro  de  Serranillos  del  Valle,  estis  malkovrita  de  la  Civil-

                              Gvardio prenante kestojn da dokumentoj el la urbestra oficejo, post
                              esti atentigita la aŭtoritato far loka funkciulo pri la ebleco ke oni
                              faru tian delikton. Dum la esplorado pri ĉi tiu okazaĵo, Antonio

                              Sánchez estis akuzita je malbonfarado, fraŭdo, subaĉeto kaj defraŭdo.
                              Antaŭe li estis citinta malbonan sanon kiel kialon de ne atestado
                              antaŭ la juĝisto. En oktobro de 2017, la defenda advokato de Fran-

                              cisco Granados prezentis al la juĝisto raporton per kiu li petis pri-
                              esplori aliajn altrangulojn de la Komunumo de Madrido, kiel Ignacio
                              González. En novembro de 2017, la enketistoj sendis plurajn rapor-
                              tojn al la Centra Tribunalo de Instrukcio numero 6 per kiu ili petis

                              etendi la enketon ankaŭ al Eduardo Zaplana. En 2018, la ĉefaj
                              esploroj koncentriĝis pri klarigado de la supozataj ligiloj de la
                              komputila fakulo Alejandro de Pedro Llorca kun politikaj kaj

                              komercaj personuloj, precipe en la medio de Kartaĥeno. La 2-an de
                              septembro de 2019, juĝisto determinis la akuzon en unu el la pecoj de
                              la kazo de Esperanza Aguirre kaj Cristina Cifuentes, eksprezid-
                              antinoj de la Komunumo de Madrido substrekante en la ordono la

                              “decidan kaj esencan” rolon ke la unua eble havis en la kontraŭ-
                              leĝa financado de la PP. En la longa listo de akuzitoj aperis ankaŭ,
                              interalie, Juan José Güemes (eksministro pri Labor-Dungado), Manuel

                              Lamela, ankaŭ eksministro, fundamente implikita ekde siaj postenoj
                              en la Kanalo de Izabela la 2-a, k. a. Gádor Ongil, iama Ministrino
                              pri Sociaj Servoj) kaj Borja Sarasola, ankaŭ eksministro.

                              Alia kazo je koruptado kiu generis amason da implikitoj kaj kies
                              fina juĝa sentenco ankoraŭ ne estis diktita estas tiu nomita Pitiusa.
                              En majo de 2012, estis arestitaj 88 homoj kiel eblaj partoprenantoj

                              en reto de ŝtelo kaj kontrabandado de konfidencaj registaraj datumoj,
                              kun centro en Barcelono kaj agadoj disvastigitaj tra 11 aŭtonomaj
                              komunumoj. Tiu reto esploris gravajn komercistojn aŭ oficulojn,
                              la edzon de María Dolores de Cospedal, Ignacio López del Hierro,

                              Telma Ortiz, fratino de reĝino Letizia, aŭ potencaj andaluzaj politik-
                              istoj kaj komercistoj. En multaj el tiuj spionoj, Matías Bevilacqua,
                              retpirato  kiu  foje  kunlaboris  kun  la  CNI  (Nacia  Inteligentec-

                                                          88
   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93