Page 90 - heleco-99
P. 90

diris al mi, ke oni kremaciis lian kadavron, tiel do, eĉ se oni

                                     devus esplori tiun ĉi strangan morton, tio ne eblus, ĉar la
                                     korpo ne plu ekzistas”.
                                     Rilate al ĉi tiu kazo Pitiusa okazas ia kurioza kaj paradok-
                                     sa fakto. La legantoj de ĉi tiu nia raporto pri korupto en

                                     Hispanio povis konstati ke ni tre dokumentis la raportitajn
                                     koruptajn skandalojn per informoj kaj eĉ bildoj pri la korupt-
                                     uloj, eĉ se ili estis ministroj kaj ŝtatestroj. Sed en tiu ĉi “kazo

                                     Pitiusa”, kiu havis tiom egan nombron da implikitoj, ni apenaŭ
                                     povis kolekti kelkajn nomojn kaj fotojn de la kulpuloj. Opaka
                                     mantelo kovras tian personaron kiu distingiĝis ĝuste pro sia

                                     manko je respekto al la privateco kaj konfidenceco de ĉiaj
                                     homoj kaj institucioj. Krom la menciitaj Matías Bevilacqua
                                     kaj la eble mortinta Juan Antonio Rama, ni povis kolekti nur,

                                     post longa kaj pena serĉado en Interreto, la nomojn de Jaime
                                     Aguilera, prezidanto de UNILEVER, kaj Marienna Sánchez
                                     Jáuregui, iama urbestrino de Ibizo.
                                     Ni atentu  nun  pri  alia  kazo  je  korupatado, la t.  n.  “Operacio

                                     Pokémon”. Temas pri juĝa enketo en Galegio ekde septembro
                                     de 2012 rilate diversajn epizodojn de ŝajna korupto, en kiu
                                     estis implikitaj kelkaj galegaj politikistoj, kiel la urbestro de

                                     Oŭrenso, Francisco Rodríguez, la urbestro de Boqueixón, el
                                     la Socialista Partio de Galegio, Adolfo Gacio, el la PP, aŭ la
                                     unua konsiliano de Urbanismo de Lugo, Francisco Fernández
                                     Liñares, el la Socialista Partio. Preskaŭ cent homoj estis akuz-

                                     itaj, inter ili komercestroj, politikistoj kaj oficialuloj, igante
                                     Pokémon la plej egan korupt-intrigon malkovritan en Galegio.
                                     La polica esploro montris indikojn, ke komerca grupo kun sid-

                                     ejo en Madrido, Véndex, ricevis kontraktojn de malsamaj publi-
                                     kaj administracioj en Galegio kontraŭ pagoj aŭ subaĉetaĵoj
                                     al postenuloj, eĉ urbestroj. Véndex estas grupo formita de

                                     proksimume 30 firmaoj kiuj dediĉiĝas al diversaj taskoj de
                                     asistado de publikaj administracioj, kiel purigado, lerneja pri-
                                     zorgado, socia helpo aŭ demarŝado de publika parkado.

                                     Kadre la polica esplorado pri ĉi kazo estis dua serio da arest-
                                     itoj, inter ili estis tiu de la loka polica estro de Oŭrenso, kiu
                                     estis liberigita sub kaŭcio, tiu de la konsilisto de la Galega Naci-
                                     isma Bloko (BNG) en Oŭrenso, Fernando Varela, ankaŭ liber-

                                     igita sub kaŭcio, tiu de la urb-konsiliano de la Socialista Partio
                                     en Cospeito, Manuel Pico, same kiel tiuj de iuj komercistoj,
                                     aŭ tiu de la iama kunordiganto de la loka polico en Lugo. Iuj

                                                          90
   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95