Page 91 - heleco-99
P. 91
el la imputitoj estis absolvitaj pro manko je pruvoj sed la juĝa
proceso ankoraŭ ne estas tute fermita. Ni jam klarigis ke ab-
solvo far la tribunaloj ne signifas senkulpecon; ĝi indikas nur
ke la prezentitaj indicoj, eĉ se tre evidentaj, ne sufiĉas por dikti
punojn se ne ekzistas nerebateblaj pruvoj.
Cetere, eĉ personaro de la juĝa povo skandalas nin per korupta
konduto, kiel montras la t. n. “kazo Dívar”: La prezidanto de la
Juĝistaro, Carlos Dívar, pagis 30 vojaĝojn al la Sunmarbordo
per publika mono, kun restadoj en kvarstelaj hoteloj. La 5-an
de junio de 2012, la gazeto El País publikigis detalan raporton
pri la 20 longaj semajnfinaj vojaĝoj faritaj de Carlos Dívar inter
novembro de 2008 kaj marto de 2012 al Puerto Banús. Laŭ la
ĵurnalo, “la Ĝenerala Konsilio de la Juĝistaro (CGPJ) pagis al
sia prezidanto, Carlos Dívar, kvartagajn restadojn en Marbella
(Malago) kun vojaĝado, loĝado kaj manĝoj inkluzivitaj, por ĉe-
esti publikajn eventojn daŭrantajn kelkajn horojn, kiuj foje okazis
en iu malsama provinco kaj, en kelkaj kazoj, 200 kilometrojn
for. Estis aliaj longaj semajnfinoj (ĉirkaŭ 20 labortagoj estis
prenitaj kiel liberaj), kies viv-kostoj kaj loĝejaj elspezoj pagis
li, sed la translokigo estis ŝargita al la CGPJ kaj la manĝoj en
luksaj restoracioj estis kontitaj kiel protokolaj elspezoj (unu el
ili kun ununura manĝanto, li mem). Post esti senkulpigita far
liaj kunuloj, kaj post du semajnoj da forta parlamenta kaj
amaskomunikila premo, Dívar prezentis la rezignon pri sia
posteno la 21-an de junio de 2012, estante la unua prezidanto
de la Juĝistaro kiu demisias el sia alta ofico.
La “kazo de Kunlaborado” aŭ “Kazo Blasco” estas la nomo de
korupt-intrigo kiu okazis en la Valencia Komunumo inter 2008
kaj 2010, kiam Francisco Camps estis prezidanto de la Valencia
Generalitat, en kiu ses milionoj da eŭroj de la fondusoj kiujn tiu
institucio dediĉis al kunlaboro kun Triamondaj landoj kaj kiuj
neniam atingis sian celon. La komploto, estrita de Augusto César
Tauroni (la nura akuzito, kiu komence estis malliberigita), de-
turnis la monon dank' al liaj ligoj kun la Ministerio de Solidar-
eco kaj Civitaneco, estrita de la PP-ano Rafael Blasco, kiu estis
la departemento kiu donis la helpon. La unuaj arestoj okazis la
26-an de februaro 2012, kaj dum la sekvaj monatoj la nombro
de akuzitoj pliiĝis al 27 (inter ili ses altrangaj oficistoj de la
valencia regiona administracio, tiam prezidata de la PP-ano
Alberto Fabra). La 12-an de junio 2012, la juĝisto pritraktanta
la kazon komencis la procedojn por la imputado de la tiama
91