Page 92 - heleco-99
P. 92

ministro Rafael Blasco, kiu estis la proparolanto de la PP-grupo

                                en la Valenciaj Tribunaloj, kaj kiu pro tio estis provizore forigita
                                de lia posteno. Pro lia leĝa privilegio kiel parlamentano, la “kun-
                                labor-kazo” iris al la Supera Kortumo de Justico de la Valencia
                                Komunumo.

                                La juĝaj esploroj konfirmis la respondecon de Tauroni kiel estro
                                de reto de kompanioj kaj NRO-oj, kiuj ricevis proksimume 6 mili-
                                onojn da eŭroj de la Blasco-Ministerio por diversaj kunlaboraj pro-

                                jektoj  kun  subevoluintaj  landoj,  kiuj  neniam  estis
                                efektivigitaj,  kaj  ke  ili  alpropriigis  al  si  la  monon  kiu  iris  al
                                kontoj de la intrigo kaj kompanioj en Usono kaj Hispanio. La

                                tribunalo  kiu  juĝis  ĉi  tiun  kazon  diktis  plurajn  malliberecajn
                                punojn. Rafael Blasco estis kondamnita al ses jaroj kaj duono da
                                malliberejo.  La  eksa  ĝenerala  sekretariino  de  la  Ministerio  de

                                Solidareco kaj Civitaneco, Agustina Sanjuán, estis punita per ses
                                jaroj,  dum  la  eksa  vicsekretario,  Alejandro  Catalá,  estis
                                kondamnita al kvar jaroj kaj duono.
                                La imago de la senhontuloj, kiuj volas profiti el publikaj mon-

                                rimedoj, estas senlima, kiel atestas la sekva korupta skandalo.
                                “Kazo Amy Martin”: en januaro de 2013, la kazo Amy Martin estis
                                publikigita de la amas-informiloj, pri la “Fundación Ideas”, ligata

                                al la Socialista Partio. Ĝi fakturis nome de inventita persono. Poste
                                oni malkovris, ke Amy Martin estis enkarnigita de la direktoro
                                de la Fondaĵo, Carlos Mulas Granados. La “Fondaĵo Ideoj” pagis
                                50.000 eŭrojn por diversaj artikoloj al supozata verkistino nomata

                                Amy Martin, kies varmarko kaj emblemo estas registritaj de la
                                direktoro de la institucio, Carlos Mulas. Iamaj dungitoj de la fond-
                                aĵo certigis, ke Amy Martin ne ekzistas kaj ke fakte ŝi estas

                                gratifiko al Mulas, kiu starigis la fikcion. La fantoma aŭtorino
                                enspezis 3.000 eŭrojn pro artikoloj per kiuj ŝi prezentis sin kiel
                                fakulino pri la plej diversaj temoj kaj kiuj estis publikigitaj

                                nur en la retejo “Fondaĵo Ideoj”. Ĝuste kelkaj el la verkoj de
                                Amy Martin koincidas kun aliaj eldonitaj de Mulas mem. Li
                                estis forigita de lia posteno en tiu sama jaro 2013.

                                Alia eĉ pli groteska kazo kiu famiĝis dum la regado de Rajoy
                                estis tiu de la t. n. “Pequeño Nicolás” (Eta Nikolao). Francisco
                                Nicolás Gómez Iglesias, moknomita de la gazetaro kiel “la Mal-
                                granda Nicolás”, estas iama jurstudento, kiu famiĝis kiam li estis

                                arestita en oktobro de 2014 akuzita je falsado de dokumentoj,
                                provo de fraŭdo kaj uzurpo de publikaj funkcioj kaj civila stato,
                                krom esti poste akuzita pri malkaŝado de sekretoj, nedeca sub-

                                                          92
   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97