Page 89 - heleco-99
P. 89
Centro), estis uzita. La informoj estis venditaj al privataj entoj, ĉefe
bankoj kaj firmaoj de telekomunikado, tra detektiv-agentejoj.
Inter la arestitoj estis 40 privataj detektivoj, 15 publikaj gravuloj
kaj 33 komercistoj kaj alitipaj uloj, kaj ili estis arestitaj kiel eblaj
kulpuloj je profesia entrudiĝo, subaĉeto, malkovro kaj malkaŝo
de sekretoj kaj monlavado. Dum la ekzameno de la informoj kaptitaj
de ĉi tiu reto, oni malkovris, ke la retpirato Matías Bevilacqua,
spion-eksperto, kiu laboris por la CNI, estis dungita de la advokato
de Iñaki Urdangarin, Mario Pascual Vives, por analizi kaj organizi
la retmesaĝojn de la Instituto Nóos.
Juan Antonio Rama, laŭ polica raporto, okupis plejaltan ŝtupon
en la intrigo de vendado de informoj, komercaj raportoj, akiro,
translokigo kaj kontraŭleĝa komercigo de rezervitaj personaj
datumoj por enspezigaj celoj kun troa graveco, konduto en kiu
intervenas aliaj homoj kun rilato al publikaj estaĵoj kaj privataj
agentejoj de “komerca informado kaj esplorado”, efektivigante
peradon inter la demandanto kaj la fonto kiu posedas konfidencan
informon, apogante sin je larĝa reto de perantoj kaj informantoj
en la tuta teritorio kaj en strategiaj punktoj de la administracio,
telefonistoj, foraj agentejoj, ktp. Per alia raporto oni emfazas, ke
ili akiras konfidencan informon de iu ajn civitano aŭ firmao “per
subaĉetado de publikaj funkciuloj kaj privataj homoj”. Kaj al-
donas ke, kune kun aliaj perantoj, “li koruptis oficistojn de la Fiska
Agentejo, Social-asekuro, Polico, Katastro, Statistiko, ktp”.
Poste, la nombro de akuzitoj atingis la nombron de 180 homoj inter
oficistoj, telefonistoj, detektivoj, komercistoj kaj perantoj. Kaj por
faciligi la proceson, la kazo estis dividita en 9 malsamajn pecojn
depende de la deliktoj, pri kiuj la akuzitoj estas akuzitaj. La plej
elstara de la unua peco, estus Rama. Sed ne povis esti; tagojn
antaŭe, liaj perantoj alportis al la juĝisto ŝokan novaĵon: Juan
Antonio Rama estis mortinta la 16-an de januaro, monaton antaŭ
la deklarado komenciĝus. Detektivo amiko de Rama klarigis ke
“ĉi tiu tuta afero estas tre stranga. Mi parolis kun li je la Krist-
nasko; li diris al mi ke li faris sankontrolon kaj ke li ege bon-
fartis. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi parolis kun la familio kaj
oni diris al mi ke li havis strangan virusan infekton kaj post unu
semajno li mortis. Do, subite”. Alia fonto asertis ke “al neniu in-
teresis ke Rama klarigu kiu mendis aferojn al li kaj al kiu li mendis
ilin. Sed estas ankaŭ vere ke per la kontaktoj kiujn li havis tre
facilus por li falsi sian morton kaj daŭre funkcii sub alia nomo.
Kaj alia detektivo emfazis ke “mi parolis kun lia familio kaj oni
89