Page 94 - heleco-99
P. 94
de malkaŝo de sekretoj, malobservo de oficialaj sekretoj kaj aktiva
subaĉeto, pruvite ke li aliris al konfidencaj policaj informoj por akiri
ekonomiajn avantaĝojn. La antaŭaj punoj sumigas entute 22 jarojn
kaj kvin monatojn da malliberejo.
Alia korupt-skandalo de la epoko estis tiu t. n. “kazo Pujol”. Ĝi iĝis
publika en julio de 2014 kiam la eksprezidento de la Generalitat de
Katalunio Jordi Pujol i Soley, lia edzino Marta Ferrusola i Lladós
kaj aliaj membroj de lia familio estis enketitaj pro la deliktoj de sub-
aĉeto, influkomerco, imposta fraŭdo, monlavado, malversacio, de-
fraŭdo kaj malvero. Tiel Jordi Pujol kiel lia edzino kaj idaro estas
ligataj al diversaj kazoj de korupto kaj al la tenado de egaj ĉek-
kontoj en fiskaj paradizoj. Ekde 2014, iuj amasinformiloj informis pri
la ekzisto de neregulaj kontoj de ili en Svisio. La implikitoj neas la
deliktojn atribuitaj al ili, kaj la juĝproceso estas multelonga, kiel
okazas kun ĉiuj juĝaferoj en kiuj estas implikitaj famuloj. La
proceso ankoraŭ ne estas finita kiam oni redaktas ĉi raporton.
Alia kazo ankoraŭ ne finita estas la t. n. Terra Natura Benidorm:
En julio de 2009, la plenuma komisiono de la Societo de Temaj Pro-
jektoj de la Valencia Komunumo (SPTCV) subskribis interakordon
kun Terra Natura Benidorm kiu permesas pagi pro la uzo de publika
tereno per park-enirbiletoj. Tio kompensus ŝuldon de 1,2 milionoj
da eŭroj pagendaj la 31-an de decembro de 2009, kaj la ŝuldo por la
jaroj 2010 kaj 2011. Laŭ la Revizoficejo de la Valencia Komunumo,
daŭre ne estas konkretita la celo kaj uzo de la la enir-biletoj.
Terra Natura Benidorm okupas 320.000 m² da publika tereno kaj ĝuas
koncesion pri teruzo dum 75 jaroj kontraŭ ĉiujara kotizo, kiu devas
esti pagata al la SPTCV.
Alia kazo kiu tre odoras je korupto estis tiu de la vendo de sociaj,
protektitaj loĝejoj en Madrido. En 2013, la urbestrino Ana Botella,
edzino de Aznar, ŝi kaj ŝia urb-konsilio vendis al vultura fonduso
1.860 loĝejojn, 1.797 parkejojn kaj 1.569 stokejojn, kontraŭ 128,5
milionoj, kiam pli ol 151 milionoj povus esti enirintaj, laŭ la Revi-
zora Kortumo. Pro ĉiuj ĉi kialoj, en novembro 2017, la Madrida
Urb-regantaro (tiam konstituita de maldekstra plimulto) anoncis
la prezenton de proceso antaŭ la Konta Kortumo kontraŭ la
antaŭa urba registaro de Ana Botella kaj la tiama direktoro de la
Municipa Entrepreno de Loĝej-demarŝado, Fermín Oslé, pro
vendo de protektitaj loĝejoj en operacio efektivigita en oktobro de
2013. La 27-an de decembro de 2018, la Konta Kortumo diktis kon-
damnon kontraŭ Fermín Oslé, Ana Botella kaj la ceterajn urb-
konsilianojn kiuj havis ian respondecon pri la afero: José Enrique
94