Page 95 - heleco-99
P. 95

Núñez Guijarro, Dolores Navarro Ruiz, Pedro María

          Corral Corral, María de la Paz Gonzalez, Diego San-
          juanbenito kaj Concepción Dancausa, pagi monsumon
          proksiman al 23 milionoj da eŭroj pro la vendo de 1.860
          publikaj loĝejoj al vultur-fondusoj en 2013. La publika

          instanco konsideris ke la vendo de ĉi tiuj domoj estis
          farita laŭ la merkata prezo kaj akuzas ilin “agadi  krude
          neglekteme” kaj “damaĝi publikan proprieton”. Sed, kiel

          kutime, la proceso plu daŭris pro apelacioj de la kon-
          damnitoj kaj, fine, la Plejsupera Kortumo, kie tiom da
          simpatiantoj  havas  la  superregantaj  klasoj,  absolvis

          ĉiujn ilin.
          Nekredeble, en tiu Madrido, kaj ĝenerale en la tuta lando,
          kie okazis la multenombraj korupto-kazoj, pri kies plej

          alta respondeco rilatas al la politikaj fortoj de dekstraro,
          en la balotadoj pli kaj pli la voĉdonantoj apogas la kan-
          didatarojn de tiuj dekstremaj partioj, la ĉefa el ili la
          PP. Eble estas necesa al ni la helpo de sociologoj por

          klarigi la kialon de tia stranga fenómeno.
          Eble tia socia teniĝo ne favoras la bataladon kontraŭ
          la koruptemo. Fakte, ĉi tiu estas tre enradikigita en ĉi

          tiu lando. Eĉ institucioj kies rolo aŭ funkcio, teorie,
          estas kontraubatali la korupton, agadas koruptece. Por
          meti finon al ĉi tiu ĉapitro dediĉita al la regad-etapo
          de Rajoy, ni mencios la kazon de “Manos Limpias”

          (Puraj Manoj). Manos Limpias estas sindikato fondita
          en 1995 de Miguel Bernard Remón, advokato kaj eksa
          ĝenerala sekretario de la ekstremdekstra partio Nacia

          Fronto. En sia retejo Manos Limpias difinas sin kiel
          “nacia, sendependa sindikato, ne hipotekita de io aŭ iu
          ajn  kaj  kies  celo  estas  defendi  la  legitimajn  kaj

          leĝajn interesojn de siaj anoj”. La celoj de la sindikato
          Manos Limpias, laŭ deklaro de ĝia retejo, estas: plen-
          umi  la  Konstitucion,  plibonigi  politikan  travidebl-

          econ, ekstermi korupton en la politika kaj juĝa sferoj,
          defendi  la  rajtojn  de  la  laboristoj  kaj  konservi  la
          unuecon de Hispanio.
          Malgraŭ ne havi reprezentantaron en iu ajn laborejo,

          Manos Limpias registris mezumon de 80 plendoj jare
          ekde ĝia komenco, krom centoj da plendoj kontraŭ
          kvazaŭaj  malobservoj  de  la  jur-ŝarĝo  kaj  korupto.

                                                              95
   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100