Page 96 - heleco-99
P. 96
Kelkaj el la plendoj rilatis al realaj kazoj de korupto kiuj, fakte, ankaŭ estis
denuncitaj tra aliaj vojoj, sed la plej multaj estis ridindaĵoj aŭ aferoj kiuj gravas nur
de ultradekstra ideologio. Ekzemple, ili agis kontraŭ Pablo Iglesias tial ke li, laŭ ilia
opinio, sekvas la paŝojn de Hitlero, Lenino, Pol Pot kaj Castro. La sindikato
kverelis pro “elmontroj de samseksemo” kontraŭ Los Lunnis, pro prezentado de
edziĝo de samseksemuloj, kaj kontraŭ la CivilGvardio, kiam ĉi tiu decidis modifi la
regularon de la kazerno por permesi al samseksemaj agentoj vivi kune. Alia afero kiu
altiras la rifuzon de Manos Limpias, estas tiu de la flagoj, aŭ ties manko. Ili plendis
kontraŭ la municipaj registaroj de Eŭskio, Katalunio kaj Navaro pro ne plenumi la
leĝon pri flagoj pendigante ilin sur la fasadoj de la urbodomoj. Ankaŭ la 15-M-movado
estis denuncita ĉar ili konsideras ĝin “krima” reto. Ili prezentis plendon kontraŭ la
urbestrino de Barcelono, Ada Colau, kaj la membroj de la Platformo de Nocitoj
de Hipotekoj, kiun la urbestrino reprezentis jam en 2013, pro minacoj kaj trudado
en la manifestacioj kontraŭ Bankia.
La 15-an de aprilo de 2016 estis arestita Miguel Bernad, la prezidanto de Manos Limpias,
kaj Luis Pineda Salido, kiel videblaj kapoj de ŝajna ĉantaĝ-reto kiu, interalie, negocis,
kontraŭ ega monsumo, la retiron de la akuzo al la Infantino Cristina pro la Nóos-kazo.
Unu jaron poste ambaŭ jam estis apartigitaj de ĉia agado, markitaj kaj garditaj de la
Justico. Bernardo estis enŝlosita en sia domo, kaj Pineda en la malliberejo de
Estremera. Tria implikita, la advokatino Virginia López Negrete, kiu ŝajne batalis kune
kun siaj kolegoj por purigi Hispanion de brutuloj kaj koruptoj, estis en libero sed for
de la agado de Manos Limpias. Tiuj tri uloj, kapoj kaj bildo de la supozita batalo kontraŭ
korupto, estis tiam ekster la agado de la supozita sindikato, Manos Limpias, kiu estis
en malkresko kaj disrompiĝo. Poste, nova advokato aperis, Rafael Prieto Tenor, al kiu
Bernad cedis la kontrolon de Manos Limpias. Li estas kristana advokato de la Eklezia
Tribunalo de Malago, kiu akceptis la postenon de delegito de Manos Limpias en tiu
andaluzia provinco en septembro de 2015. En la daŭro de la longa procezo, en decem-
bro de 2017, en sia akuzo, la Prokurorejo petis malliberecajn punojn por la dek unu
akuzitoj en ĉi tiu kazo kaj la dissolvon de la sindikato Manos Limpias pro deliktoj de
fraŭdo, monlavado, ĉantaĝo, minacoj, maljusta administrado, fraŭdo en subvencioj kaj
aparteno al krima organizo. Ĝi petis 24 jarojn kaj 10 monatojn da mallibero por Bernad,
kaj 11 jarojn kaj 11 monatojn por López Negrete. En 2022 estis prizonaj punoj por
Miguel Bernad kaj Luis Pineda, kiuj tiam prezentis apelaciojn, ankoraŭ ne solvitaj.
Resume pri la regad-etapo de Rajoy, oni devas reliefigi ke ĝi estis karakterigita de
korupto kaj mensogoj, kio kontribuis al tio ke la popola fido je la politikaj institucioj
malpliiĝis. Pro la korupto-kazoj en kiuj estis implikita la reĝo, li sin vidis devigita abdiki.
Krome la konstitucio kaj ties leĝaro ricevis egan baton okaze de la sendependigan
provon de la Kataluna Aŭtonoma Komunumo. Al ĉio ĉi aldonendas la fakto ke la
juĝa potenco pli kaj pli faladis sub la kontrolo de la reganta partio kiu uzadas ĝin
siaserve, siaprofite. Tiu fia realaĵo pli kaj pli iĝis grava ĝis atingi egan problemon,
ankoraŭ ne solvitan, en la sekvinta regad-etapo, kiu ni priskribos per sekva ĉapitro.
96