Page 97 - heleco-99
P. 97

Kiel jam priskribite per la antaŭa ĉapitro, la ekregado de la socialista Pedro Sánchez

          estis sekvo, ĝuste, de la situacio de la koruptado en Hispanio. La 25-an de majo de
          2018, la Socialista Grupo de la Kongreso de la Deputitoj registris mocion pri deklaro
          de nekonfido kontraŭ la ĉefministro Mariano Rajoy, post la verdikto de la Nacia
          Kortumo pri la kazo Gürtel, kiu deklaris la kulpecon de la Populara Partio (PP).

          La 1-an de junio, la decidpropono estis adoptita fare de absoluta plimulto de la
          Kongreso de Deputitoj, kaj Sánchez estis ĵurkonfirmita kiel nova ĉefministro.
          Cele atingi sufiĉan parlamentan plimulton por tiu registrar-ŝanĝo estis necesa la voĉ-

          dona apogo ne nur de la ceteraj politikaj fortoj de Maldekstraro sed ankaŭ de la naci-
          ismaj partioj de Eŭskio kaj Katalunio. Tio utilis de tiam al la PP kaj al la Dekstraro
          ĝenerale por propagandi kontraŭ la socialista regantaro asertante ke ĉi tiu regadas
          dank’ al malamikoj de Hispanio kaj do kontraŭ la interesoj de la patrujo. Tia argumentado,

          eĉ se ne deca, estas tute legitima ene de la logiko kaj la funkciad-maniero de la politika
          konkurado en la demokraiaj politik-sistemoj. Sed en la tro insista argumentado pri
          tiu afero, de tiam kaj ĝis la nuntempo, enestis ia stranga faktoro kiu kontribuis de tiam

          venenigi la politikan etoson en la lando. Temas pri la fakto ke en ĉi aludo, far la PP-
          proparolantoj, enestas, ĉu eksplicite, ĉu implicite, la ideo ke la socialista regado estas
          nelegitima, tio estas, ke la socialistoj kaj ties maldekstraj aliancanoj estis regante

          kontraŭleĝe, rezulte de puĉo kiu metis finon al la legitima regado de la PP.
          Kompreneble, tiaj akuzoj ne povus havi ian ajn juran aŭ parlamentan efikon, sed al-
          direktitaj al malklera publiko, ili kontribuas krei en ampleksaj sektoroj de la loĝantaro

          senton je malfido al la institucioj kaj al la politika sistemo ĝenerale. Ni rimarku ke
          saman strategion sekvis, kaj daŭre sekvas, la usona eksprezidento Donald Trump. La
          verkado  de  ĉi  ĉapitro  koincidas  kun  tiu  etapo  antaŭ  baldaŭa  balotkampanjo  en
          Usono por elekti prezidenton. Nu, Trump, kiu celas estis reelektita por tiu posteno,

                                                             97
   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102