Page 99 - heleco-99
P. 99
2007 kaj 2008. Alia tiutipa skandalo pri korupto okazis en
septembro de la sama jaro 2018 kiam la Ministrino pri
Sano kaj Socia Bonfarto, Carmen Montón, devis demisii
tial ke oni eksciis ke ŝi estis atinginta per neregulaĵoj sian
akademian titolon en siaj studoj ĉe la Universitato en la
akademia jaro 2010-2011.
La intenco de Sánchez estis ne fari novan balotadon antaŭ la
fino de la parlamenta periodo, tio estas, junio de 2020. Sed la
malakcepto de la plimulto de la partioj al la propono de la
Registaro pri Ĝeneralaj Ŝtataj Buĝetoj por 2019 devigis lin
kunvoki politikan balotadon por la 28 de aprilo de 2019. Unu
el la plej elstaraj planoj de lia registaro estis la elfosado de
la postrestaĵoj de la diktatoro Franco el la Valle de los Caídos.
En novembro 2018, la kataluna polico komunikis la areston
de loĝanto de Tarrasa, kiu, ĉagrenita pro la planoj por elfosado
de Franco kaj kun arsenalo de 16 pafiloj ĉe sia hejmo, supozeble
intencis atenci kontraŭ la vivo de Sánchez por meti finon al,
laŭ siaj vortoj, “la feka ruĝulo”.
En junio 2018, Italio kaj Malto rifuzis eniron de la ŝipo
Aquarius en siajn havenojn lasante ĝin en la Mediteranea
Maro kun 629 migrantoj. Fronte al tia situacio, la Registaro
de Sánchez proponis la havenon de Valencio kiel sekuran
lokon por la elŝipiĝo de tiu personaro. En tiu sama monato,
la Registaro akceptis alian ŝipon, ĉi-kaze de la hispana NRO
Open Arms, kun 59 enmigrintoj surŝipe post esti denove
malakceptita de la malta kaj itala registaroj. Same okazis
komence de aŭgusto, la Registaro denove akceptis la ŝipon
de Open Arms kun 87 enmigrintoj, ĉi-foje en la haveno de
Algeciras. Ĉi tiu afero de la akcepto de fremdaj enmigrintoj
pli kaj pli iĝis kialo de la politikaj atakoj de la dekstrara
opozicio al la Registaro de Sánchez. La rifuzo de fremduloj,
de homoj de alia raso aŭ alia etno, fariĝas, en multaj kazoj,
pli potenca kaj decida pri balot-motivigiloj ol klas-intereso.
En la longega tempo antaŭ la apero de agrokulturo ne povis
ekzisti klasbataloj; la homaj grupoj vivadis per kolektado de
fruktoj, ĉasado, fiŝkaptado... Sed jam estis perforto inter la
homoj: temis pri intergentaj, intertribaj, interrasaj luktoj... inter
homaj grupoj konkurantaj por la teritorioj de fruktkolektado
aŭ ĉasado el kiuj ili vivadis. Tial la malamo al la eksterulo, la
ksenofobio, estas tiel enradikiĝinta en nia specio, ĝi estas parto
de nia naturo, ĝi ekzistas ekde la komenco mem de la homa
99