Page 98 - heleco-99
P. 98
ne agnoskis sian malvenkon en la antaŭa balotado kaj insistas
ke la regado de la nuna prezidento estas kontraŭleĝa, rezulte
de trompo kaj puĉo. Eble estas aliaj similaj kazoj en aliaj
lokoj, sed ŝajnas evidente ke temas pri strategio celanta mal-
stabiligi la politikan sistemon eble kun la espero kaj intenco
anstataŭgi parlamentan kaj konstituciajn reĝimojn, kiuj
asignas gravan rolon al la civila socio, per aŭtoritatecaj
regad-formoj. Ja, tiutipa strategio utilis, en la pasinta jarcento,
por la kapto de la politika potenco far la faŝismaj fortoj.
Sur la fono de tia agresema opozicio, disvolviĝis kelkjara
politika vivo dum kiu ne mankis aliaj ŝokaj situacioj, kiel ni
vidos. Preskaŭ samtempe al la komenciĝo de la socialista
regado de Pedro Sánchez, okazis ankaŭ komenciĝo de la
kataluna registaro subgvide de Quim Torra, kio signifis la
finon de la aplikado de la leĝaj dispozicioj (155-a artikolo de
la Konstitucio) uzitaj por sufoki la sendependisman provon
en Katalunio. Tio signifis ke iome mildiĝis la teniĝo de la
centra regantaro de la lando kontraŭ la sendependisma emo
de iuj regionoj de la landa periferio. Ekzemple, la 10-an de
junio, nur kvar tagojn post la prezentado de la socialista
registaro, dekmiloj da personoj formis homan ĉenon kunig-
antan la tri eŭskajn ĉefurbojn favore al la decidrajto. Tiuj
signoj de plifortiĝo de la separatisma emo nutris la propa-
gandon de la dekstraro kontraŭ la registaro de Pedro Sánchez
cele veki kontraŭ ĉi tiu la naciisman hispanisman senton.
Kiel dirite, tiutipa propagando estis senĉesa dum la jaroj de
regado de Sánchez, al kio kontribuis ankaŭ la defia teniĝo
de Quim Torra kiu oftege eksplicis apartisman, sendepend-
isman intencon rande de la limo de la leĝeco.
Baldaŭ post la perdo de la politika povo, Mariano Rajoy
forlasis la politikan aktivadon kaj demisiis kiel prezidanto
de la PP. Sukcedis lin en tiu posteno Pablo Casado, kiu jam
dekomence de lia prezidanteco entreprenis la opozicion al
la Socialista Partio pere de politiko de senlegitimado de ĉi
tiu surbaze de ties apogiĝo sur la naciismaj fortoj de Eŭskio
kaj Katalunio.
Dume daŭre la korupto estis protagonisto de la politika
vivo de Hispanio. Nur unu semajnon post la konstituo de
la nova registaro devis demisii unu el ties membroj, la
Ministro pri Kulturo kaj Sporto, Màxim Huerta, kiam iĝis
publike ke li estis trompinte la Fiskon en la jaroj 2006,
98