Page 100 - heleco-99
P. 100

specio kaj ĝi daŭris eĉ post la estiĝo de la agrokulturo kaj la

                                industrio kunekzistanta kun tiu de klasaj kontraŭdiroj ene de ĉiu
                                komunumo. Tiel, la malakcepto de enmigrintoj estas parto el la
                                sento de malamikeco kaj malfido al eksterlandanoj. Estas konate

                                kiel la faŝismaj movadoj baziĝas sur tiu ĉi profunde enradikiĝ-
                                inta homa emo cele rikolti siajn politikajn triumfojn.
                                Kontraste al la antaŭa regado de Rajoy, la registaro de Pedro

                                Sánchez aprobis gravajn dekretojn de socia progresista inspiro.
                                La 21-an de decembro 2018 estis aprobita la dekreto, kiu fiksis la
                                minimuman salajron por 2019 je 900 eŭroj, la plej alta pliiĝo ekde
                                1977. En 2019, la Registaro altigis la plilongigon de lukontraktoj

                                de 3 ĝis 5 jaroj, kio malhelpas pliiĝon de la luprezo esti aplikata
                                dum 5 jaroj. Alia populara dispozicio estis la abolo de la imposto
                                pro la uzado de sunaj paneloj por la atingo de elektra energio.

                                Tiuj kaj aliaj decidoj plibonigis la politikan situacion de la PSOE,
                                kaj en la ĝenerala balotado de la 28-a de aprilo de 2019 ĝi
                                atingis parlamentan plimulton super la dekstrara PP. Sed tio ne

                                sufiĉis por rajti la formadon de nova registaro. La Socialista
                                Parlamenta Grupo ne ĝuis absolutan plimulton por la investado
                                de Sánchez sen alies subteno. Do, estis aranĝitaj intertraktadoj kun

                                la cetero de la parlamentaj fortoj. Post kiam ne estis atingita inter-
                                konsento kun Unidas Podemos, la investituro estis malakceptita
                                de  la  Kongreso  de  la  Deputitoj.  Poste  neniu  alia  kandidato

                                atingis la necesan subtenon por esti investita dum la sekvintaj
                                du monatoj, tial la 30-an de septembro 2019 la reĝo dissolvis
                                la Kortesojn por revoki ĝeneralan balotadon.

                                La novaj parlamentaj balotadoj okazis la 10-an de novembro.
                                La PSOE estis la partio kun la plej multaj voĉdonoj denove
                                kun 28 elcento de la voĉdonoj kaj 120 parlamentaj seĝoj, tri
                                malpli ol en la antaŭa periodo. Nur du tagojn post la balotado,

                                Pedro Sánchez kaj Pablo Iglesias aperis kune anoncante inter-
                                konsenton inter la PSOE kaj Unidas Podemos por formi koalician

                                registaron gviditan de la socialista kandidato. Sánchez sukcesis esti
                                ĵurkonfirmita kiel prezidanto per simpla plimulto. Sed por atingi
                                la  necesajn  167  voĉodonjn  favorajn  estis  necese  ke  krom  la
                                PSOE kaj Unidas Podemos, apogu tiun investadon ankaŭ la PNV,

                                Más País-Compromís, Nueva Canarias, k a. La naciismaj fortoj
                                ERC  kaj  EH  Bildu  sin  detenis  je  voĉdono.  Tio  utilis  al  la
                                dekstraro,  de  tiam  kaj  ĝis  la  nova  balotado  de  la  nuna  jaro

                                2023,  por  daŭrigi  ĝian  politikon  je  senlegitimado  de  la
                                koalicia registaro.

                                                         100
   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105