Page 101 - heleco-99
P. 101
La fakto ke, ekde la jaro 2020, la Socialista Partio regadis en
koalicio kun la pli maldekstraj fortoj de Unidas Podemos, devigis
aŭ ebligis ke la politiko de la nova registaro de Pedro Sánchez
estis eĉ pli progresema ol la antaŭa. En tiu registaro estis kelkaj
ministroj el la partio de Pablo Iglesias, kiu rolis kiel Vic-
prezidento, inter ili eĉ pluraj komunistoj kiel Yolanda Díaz kaj
Alberto Garzón. Estis speciale notinda la agado de Irene María
Montero kiel Ministrino pri Egaleco en la fronto por la defendo
de la virinaj rajtoj. La agresa politiko de senlegitimado de tiu
maldekstra registaro far la PP kaj VOX iĝis pli intensa. Inter la
atakoj al la publikaj figuroj de la politika maldektro ne mankis
kalumnioj kaj publika insultado.
Paradokse, la sociala politiko de tiu registaro de Maldekstraro ne
altiris la simpation kaj apogon de la landa loĝantaro, eble pro
tiu kialo kiun ni menciis pri la prioritato de la ksenofobia sento
sur la klas-intereso kiam la fremda enmigrado iĝas intensa kaj not-
inda. Iom post iom la politikaj fortoj de dekstraro estis pro-
gresante en la lando, ĉefe en Madrido kaj Andaluzio. En Anda-
luzio la Socialista Partio tie gvidata de Susana Díaz Pacheco perdis
la politikan povon favore al la PP tie gvidata de Juan Manuel
Moreno Bonilla.
Simila politika evoluo okazis en Madrido. Krom la regado en la
Aŭtonoma Komunumo, kiu estis firme kontrolita de Isabel Díaz
Ayuso post la politika malapero de Cristina Cifuentes, ankaŭ la
urbodomo de Madrido falis sub la povo de la dekstrara PP. En la
urba balotado de junio de 2019, la urbestrino Manuela Carmena
perdis sian postenon favore al la PP-ano José Luis Martínez Al-
meida. Ĉi tio malfavore efikis sur la afero de unu el la korupto-
skandaloj kiujn ni priskribis per la antaŭa ĉapitro. Ni memoru
la aferon de la sociaj, protektitaj loĝejoj kiujn la antaŭa urbestr-
ino de Madrido eksterleĝe vendis al iu vultura fonduso. La tribu-
naloj kondamnis la responsulojn de tiu fiago sed estis apelacioj
de la kondamnitoj, kiuj atingis absolvon. Sed la proceso plu daŭris
ĉar la urbodomo de la maldekstra urbregantaro de Manuela
Carmena faris la koncernan apelacion kontraŭ la absolvo. Sed
la jur-procesoj en nia lando estas tro longdaŭraj, kaj la nova urb-
regantaro de Almeida, el la dekstrara partio de la kondamn-
itoj, ĉesis subteni la proceson entreprenitan kontraŭ ili.
Kiel dirite, la tempo-periodo kiun ni priskribas estis tre mal-
stabila de politika vidpunkto. Okazis en nia lando notindaj
ŝanĝoj tiel en la Dekstraro kiel en la Maldekstraro. En ĉi
101