Page 102 - heleco-99
P. 102

lasta ne longe persistis la unueco  inter la diversaj politikaj

                                 organizaĵoj. Se, unu-flanke, konkretiĝis antaŭbalota koalicio
                                 inter IU kaj Podemos, en ĉi lasta estiĝis skismo liderita de
                                 Iñigo Errejón. Ĉi tio kontribuis al la malsukceso de Manuela

                                 Carmena en la balotado de la jaro 2019.
                                 En la Dekstraro iom postiom, aŭ pli ĝuste, balotado post balot-
                                 ado, malboniĝis la politika influo de la partio Ciudadanos ĝis

                                 ties kompleta malapero. Dume plifortiĝis la faŝisma organiz-
                                 aĵo VOX, liderata de Santiago Abascal, kaj ĝi tre kunlaboris
                                 kun  la  PP  en  la  pribalotaj  venkoj  sur  la  Maldekstraro  en
                                 regionaj kaj urbaj balotadoj. Sed la PP mem devis alfronti iun

                                 krizon pri lidereco. Pablo Casado malaperis el la politika scen-
                                 ejo viktimo de intrigo en kiu ludis gravan rolon la madrida
                                 Prezidantino Isabel Díaz Ayuso. Sukcedis lin en la gvidado

                                 de la PP Alberto Núñez Feijóo. Alia notinda politika aventuro
                                 estis la kariero de Toni Cantó, kiu plurfoje ŝanĝis sian partio-
                                 membrecon forlasante organizaĵojn rande de mal-apero por

                                 fine  instaliĝi  en  la  promeso-plena  PP.  Eble  tia  teniĝo  sufiĉe
                                 proksimas al la prikoruptaj kondutoj kiujn ni pritemas.
                                 Tiuj politikaj eventoj konstituas la fonon de la skandaloj pri

                                 koruptado kiujn ni priskribos poste. Sed estis en la fono ankaŭ
                                 alitipaj okazintaĵoj kiuj rilatas nenion al la homa agado. Unu el
                                 tiuj eventoj estis la t. n. “Vulkano de La Palma”. La 19-an de sep-

                                 tembro de 2021, en La Palma, unu el la Kanariaj insuloj komenc-
                                 iĝis erupcio de nova vulkano. La elfluado de lafo, ofte akompan-
                                 ata de tertremoj pli malpli intensaj, daŭris 85 tagojn, ĝis la 13-a

                                 de decembro. Pro la laf-fluo al la marbordo, kiam la vulkana
                                 agado estis definitive finiĝinta, la surfaca etendo de la insulo
                                 estis kreskinta je pli ol unu kvadrata kilometro. Sed 370 hektaroj
                                 da agrokultura tereno estis detruitaj, same kiel 1220 hektaroj

                                 da  loĝebla tereno kaj 2998 konstruaĵoj kun ties  hidraŭlikaj
                                 kaj elektraj provizo-retoj, proksimume 6000 personoj perdis

                                 sian loĝejon… Tre multe la ŝtato devis peni por alfronti  la
                                 katastrofon kaj helpi la viktimojn.
                                 En tiaj kazoj oni pli klare perceptas la utilon kaj neceson de la
                                 ŝtato, de la publika demarŝado de la socio. Ĉi tion oni devas

                                 rimarki ĉar oni tre intencas promocii tiun politikon kiu, sub-
                                 pretekste je  malpliigo de la impostoj, reale celas ruinigi la
                                 ŝtatan kapablon alfronti la bonfarismon, la publikajn servojn je

                                 saneco, edukado, sekureco… Ĉi tio evidentiĝis ankaŭ okaze
                                 de alia evento kiu estis parto el sceneja fono de la periodo kiun

                                                         102
   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107