Page 103 - heleco-99
P. 103
ni priraportas. Temas pri la t. n. Covid-pandemio, Kron-virusa
pandemio, kiu disvastiĝis al la tuta mondo ekde la jaro 2019
kaj kies sekvoj ankoraŭ ne tute malaperis en iuj lokoj.
En Hispanio preskaŭ 13.850.000 estis trafitaj de tiu malsano,
el kiuj mortis preskaŭ 121.000. La sekvoj kaj disvolviĝo de la
malsano estis afero de longa politika polemiko en la lando.
Ekzemple, en Madrido mortis, pro la virusa pandemio, multaj
maljunuloj en la geriatriejoj tial ke, laŭ dispozicioj de la reg-
istaro de Isabel Díaz Ayuso oni malpermesis la translokigon de
la malsanuloj de tiuj lokoj al hospitaloj.
Aliflanke la partioj de la Dekstraro uzis la aferon de la pan-
demio por ataki la registaron de Sánchez, sed ilia strategio
ne estis kohera. Unue ili akuzis la socialistan ministraron je
senefiko kaj malkapablo por eviti la kontaĝon de la malsano
kaj ĉi ties disvastiĝon en la lando. Sed poste, kiam ili kons-
tatis ke la dispozicioj por eviti la kontaĝadon (malpermeso de
publikaj spektakloj kaj vojaĝado, deviga enhejma restado…)
estis malvolonte akceptataj de plejparto el la publiko, la dekstr-
araj politikistoj tuj ŝanĝis la enhavon de ilia opozicio kaj
iĝis negaciistoj pri la danĝero de la epidemio kaj postuladis
la nuligon de la diktitaj dispozicioj por ties prevento.
La Kron-virusa pandemio kaj ties cirkonstancoj estis okazo
de diversaj koruptaĵoj en nia lando. Poste ni priskribos ilin.
Sed nun ni klarigu ke la menciita PP-intrigo kiu metis finon
al la lidereco de Pablo Casado en tiu partio kaj ties anstataŭo far Alberto Núñez
Feijóo rilatas al unu el tiuj skandaloj je koruptado okaze de la
pandemio. En aprilo de 2020, en la plej malbona momento de
la pandemio, la Madrida San-Ministrejo aĉetis 250.000 maskojn
el komercisto sen konata sperto pri tiu komerco. Oni pagis
preskaŭ ses eŭrojn por ĉiu masko, entute 1.512.000 eŭroj. Estis
kontrakto sen konkurso, profitante ke la alarmstato ebligis urĝan
proceduron. La komercisto kiu vendis tiujn maskojn, Daniel
Alcázar, neniam antaŭe kontraktis ion kun la Komunumo de
Madrido kaj la ĉefa kaj nur konata ligo kun ĉi tiu administra-
cio estas lia amikeco kun la gefratoj Tomás kaj Isabel Díaz
Ayuso. En la PP oni pensis ke la frato de la Prezidantino de
Madrido ricevis makleraĵon pro tiu komerca operacio, kiun
pagis la firmao de lia amiko.
La PP-estraro de Pablo Casado iniciatis esploradon pri la afero
kaj la interna malakordo en la partio iĝis publika. Se la pres-
ara informo estis certa, temis pri eksterleĝa makleraĵo de
103