Page 22 - argentinaj verketoj
P. 22
Cuñataí Porá (1)
E N K O N D U K O
Mi ĵus ricevis leteron, kiu tre zorgigas min. Mi in-
tuicias, ke ĉi tiu letero alportas malagrablaĵon. Laŭ
la poŝtmarko ĝi alvenas el Paragvajo. Kiu povas skr-
ibi al mi ekde la gvarania lando? Mi tute ne konas la
sendinton, aŭ pli bone la sendintinon, ĉar temas pri
virino - Alicia Ávalos de Cardoso - kaj tiun ĉi no-
mon mi tute ne konas. Heziteme, timante malfermi
ĝin, mi turnas la leteron inter mia
j manoj, kvazaŭ mi
intencus diveni ĝian enhavon.
Mi ne deziras plilongigi mian hezitemon kaj mal-
fermas ĝin. Interne mi trovas ĉekon je mia nomo kaj
tajpitan leteron. El inter ĝiaj faldoj falis mburucuya-
o Kiam mi vidis la belan kaj strangan gvaranian
(2).
floron, invadis min intensa ĝojo kaj en mi vekiĝis
sinsekvo da rememoroj duondorme kuŝantaj en mia
animprofundo kaj envolvitaj en la tempnebuloj. Mi
rapidas legi la subskribon kaj, kiel mi esperis, tie mi
legas la du vortojn - Cuñataí Porá - per kiuj mi
nomadis knabinon, kies alloga beleco kaj luma rid-
eto profunde impresis min kaj kiun mi konis tre mal-
proksime, en la nekomparebla Misiones, de ruĝa
grundo kaj nealireblaj ĝangaloj. Sub ĉi tiuj vortoj,
kvazaŭ postskribo, mi legis frazon, kiun mi mem di-
ris al tiu knabino antaŭ multaj jaroj: "Sur la tombo
(3)
de yaguareté neniam ekfloris la mburucuya-o",
kies signifon nur mi povas kompreni. Sed mi diris la
frazon kun la verbo en la estonta tempo. Tiam ĉi tiu
22
estonto ŝajnis al mi tre ege fora; nun ha nehaltigebla
jarpasado transformis ĝin en estinton ankaŭ tre