Page 23 - argentinaj verketoj
P. 23
frazon kun la verbo en la estonta tempo. Tiam ĉi tiu
estonto ŝajnis al mi tre ege fora; nun la nehaltigebla
jarpasado transformis ĝin en estinton ankaŭ tre mal-
proksiman. La frazo, tiel dirita en la estinta tempo
indikas, ke mia amikino revenis en Misiones-on kaj
vizitis tiun lokon perditan en la ĝangalo kaj tute
proksima al la riverego Parana-o; nur ŝi kaj tiu, kiu
nun estas ŝia edzo konas ĝin, ĉar ili estas la solaj vi-
vaj atestantoj pri la tiea okazintaĵo. Nek mi konas la
lokon malgraŭ tio, ke mi estis tre proksime; sed tiam
mi svene kuŝadis en adoba kabaneto flegate de in-
diana resanigisto kaj trafita de infekto kaj febro, kiuj
preskaŭ sendis min al akompano de yaguareté.
Aŭtoro
23

