Page 24 - argentinaj verketoj
P. 24
Okazis ĉio antaŭ multaj jaroj. Mi ne volas rememori
kiom ili estas, por ne senti min tro ma1juna. Tiu vin-
tro, treege rigora, mi suferis brutalan, dolorigan per-
don, kiu preskaŭ frenezigis min. Mi treege deziris
forkuri de la korŝiraj rememoroj kaj de la malvarma
temperaturo -ne kutima ĉe la bordoj de la Plata-
riverego- kaj mi decidis vojaĝi en la varman kaj ruĝ-
grundan Misiones. Mi pasigis kelkajn tagojn rigard-
ante la mirindan spektaklon de la Iguazú-aj akvo-
faloj kaj poste mi vojaĝis al San Ignacio, kien mi de-
ziris iri ekde kelkaj jaroj por viziti la tieajn jezuitajn
ruinojn. Mi decidis resti tie kelkajn tagojn kaj ĉe la
bordo de la riverego Paraná-o mi luis adoban kaban-
eton - pretendanta esti vilao - ĉirkaŭatan de jakaran-
doj 1oĝataj de bruema konurfamillo, kaj tie mi en-
loĝiĝis.
La kabaneto estis vilao nur laŭ la luprezo. Ĝi estis
tre neglektita kaj tre malpura. La planko malaperis
sub dika polvtavolo, kie multenaskiĝis ĉiaspecaj in-
sektoj. Kuŝiĝante, mi decidis, ke la venontan tagon
mi serĉos personon por purigi la kabanon.
La morgaŭon, kiam mi ellitiĝis, mi suferis invadon
de ĉikoj aŭ «piques», kiel oni nomas ilin en Misio-
nes. Ili estas kvazaŭ puloj, kiuj per iliaj pikiloj tra-
boras la haŭton kaj, rekte en la karnon, demetas siajn
ovojn envolvitajn en travideblaj saketoj. Oni devas
tuj eltiri la saketojn kun la ovoj ĉar alie, kiam nask-
iĝas la ĉikoj, ili kaŭzas enuigan jukadon kaj dolorajn
ulcerojn. La pikvundoj ne estas gravaj, sed se oni
neglektas ilin, ili povas infektiĝi; tiam ili estas
24
gravaj kaj povas kaŭzi eĉ morton.
Mi vidadis la ĉikojn, kiuj kuradis sur miaj nudaj