Page 25 - argentinaj verketoj
P. 25
neglektas ilin, ili povas infektiĝi; tiam ili estas gra-
vaj kaj povas kaŭzi eĉ morton.
Mi vidadis la ĉikojn, kiuj kuradis sur miaj nudaj pie-
doj, stariĝis kaj trapikadis mian haŭton. Mi sidiĝis
ĉe la kabanpordo por flegi la sennombrajn pik-
vundojn.
La eltirado de la saketoj estas facila... por tiuj, kiuj
scias fari tion; sed mi la unuan fojon troviĝas antaŭ
ĉi tiu problemo kaj por mi la afero estas treege mal-
facila. Mi estis absorbata de ĉi tiu tasko, kiam mi
aŭdis mokeman ridon, kvazaŭ iu kaŝita en la dens-
ejo mokridis min pro mia mallerteco. Mi levis la ka-
pon kaj vidis apogitan kontraŭ la trunka de jakaran-
do gvaranian knabinon, proksimume deksesjaran kaj
treege belan. Sur ŝia frunto ruĝa harbendo alligis
ŝiajn agatnigrajn harojn laŭ la indiana maniero; ŝi
vestis sin per ruĝa jupo tre mallonga kaj tre alĝust-
igita, kiu pli sugestis, ol kaŝis, kaj mallonga vesteto,
kiu malkovris sian talimorbidecon.
Sen peti permeson ŝi eniris en la kabanon kaj eligis
du seĝojn. Sur unu ŝi metis miajn piedojn mistrakt-
itajn de la ĉikoj; sur la alian si sidiĝis dorse al mi kaj
flegis la pikitajn piedojn. Ŝi faris tion lerte kaj rapide
kaj poste, ŝi lavis la piedojn per desinfektaĵo eltirita
mi ne scias el kie.
Dum ŝi kuracadis min, mi klopodis kunigi miajn
malmultajn sciojn pri la gvaranio, per danki ŝin en
ŝia propra lingvo.
Kiam ŝi finis la kuracadon, ŝi sin turnis al mi kaj,
kun la manoj dorse, rigardis min fiere kaj
25
kontentece.
Tiam mi aŭdacis diri:

