Page 27 - argentinaj verketoj
P. 27
kaj venas al mi por proponi ion.
Iomete malserioza mi ŝercis:
- Supozeble, vi ne intencos vendi al mi «enfositan
trezoron» ĉu ne ?
En Misiones, same kiel on la najbara Paragvajo ku-
ras la famo, ke, kiam la jezuitoj estis elpelitaj el la
lando, ili enfosis la nekalkuleblajn riĉaĵojn, kiujn oni
atribuis al ili. Kelkaj personoj certigas, ke ili konas
la lokon, kie estis enfosita unu el tiuj trezoroj kaj in-
tencas vendi sian sekreton. Tio estas, kion oni nomas
«vendi enfositan trezoron».
Ŝi respondis al mi ŝajnigante koleron:
- Ĉu mi aspektas tiele?
Sed mi malpravis, ĉar ŝi nur celas dungigi ŝin por la
ĉiutaga kabanpurigado.
Si ne atendis mian respendon kaj eniris en la kaba-
non. Ŝia infana scivoleno estis altirita de la foto star-
anta sur la tablo kaj kiu akompanas min dum miaj
oftaj vagadoj. Al ŝia demando mi respondis, ke tiu
infano estis mia kvarjara filino forpasinta antaŭ kel-
kaj monatoj. Dum longa tempo ŝi rigardadis la fo-
ton. Poste ŝi alproksimiĝis al la tajpilo, ektajpis per
la dekstra montrofingro kaj samtempe ŝi elŝovis sian
langon ĉe buŝangulo, kiel faras la infanoj kiam ili
estas absorbataj de interesa laboro.
- Mi ĉiam deziregis lerni tajpadon - ŝi flustris.
Kun la manoj sur la koksoj ŝi rigardis ĉirkaŭen kaj
samtempe turnis sian korpon sur siaj bronzitaj kru-
roj kaj diris:
- Tio ĉi estas tre malpura kaj bezonas efikan
27
purigadon, se vi volas, ke la ĉikoj ne
voros vin. Iun ajn tagon vi trovos

