Page 26 - argentinaj verketoj
P. 26
kun la manoj dorse, rigardis min fiere kaj kon-
tentece.
Tiam mi aŭdacis diri:
(4)
Tombyecoviá ndé , cuñataí porá.
Mirigite ŝi rigardis min kaj penege bridis ekridon.
Sendube mian gvaranian aŭ mian parolmanieron ŝi
opiniis bedaŭrindaj. Poste ŝi rigardis min per siaj
okuloj nigraj, profundaj, veluraj, kaj sur ŝiaj lipoj
ekfloris rideto samtempe dankema kaj riproĉŝajniga
kaj respondis al mi per la samaj vortoj, kiujn mi aŭ-
dis al multaj knabinoj en sama situacio:
- Ne diru al mi porá, ĉar mi ne estas tia kaj al mi nur
(5)
plaĉas, ke diru tion al mi mia menará . Vi devas
scii, sinjoro amindumanto, ke mi jam estas tembire-
(6)
corá kaj baldaŭ mi edziniĝos kaj tiam mi jam ne
plu estos cuñataí.
Per sia kantanta babilado kaj per hispanlingvo sur-
ŝprucigita per gvaraniaj vortoj, ŝi rakontis al mi pri
sia amo. Ŝia menará estas bela fraŭlo preskaŭ du
metrojn alta, ĉasisto ne timanta la kruelecon de ya-
guareté. Nun li laboras en arbdehakejo perdita en la
ĝangalo. Li deziris gajni kelke da mono por la nupto
kaj por la edziĝvojaĝo. Ŝi oponis, ke li akceptu tian
laboron; ŝi timis, ke alkutimiĝinte al la sovaĝ-
libereco de la ĝangalo, li ne eltenos la sklavecon de
la arbdehakejo. Sed li ne aŭskultis ŝin kaj allogita de
la alta salajro, kiun oni al li ofertis, li dungiĝis.
Feliĉe baldaŭ finiĝos la dungado kaj li revenos por
edziĝi. Nun ŝi volas helpi lin kaj gajni iom da mono
kaj venas al mi por proponi ion.
26
Iomete malserioza mi ŝercis:
- Supozeble, vi ne intencos vendi

