Page 28 - argentinaj verketoj
P. 28
- Tio ĉi estas tre malpura kaj bezonas efikan purig-
adon, se vi volas, ke la ĉikoj ne voros vin. Iun ajn ta-
gon vi trovos boropon sur via lito.
Mi timtremis ĉe la penso, ke mi povas troviĝi antaŭ
la timinda serpento, kies mordo kaŭzas morton post
kelkaj minutoj.
Ŝi ne atendis mian konsenton, eble ĉar, laŭ onidiro,
silento estas konsento. Baldaŭ mi sentis la akran
odoron de la desinfektaĵo per kiu ŝi aspergis la plan-
kon por forkurigi la ĉikojn.
Fininte sian laboron ŝi ĝismorgaŭis. Mi komisiis al
ŝi kelkajn aĉetojn kaj tiele, senvorte, mi dungis ŝin.
Mi eĉ ne demandis pri ŝia nomo. La unuaj vortoj,
kiujn mi diris al ŝi estis amindumaĵo kaj mi decidis
nomi ŝin per ĉi tiuj vortoj. Por mi ŝi ĉiam estis
Cuñataí Porá kaj al ŝi, ŝajne, neniam malplaĉis ĉi
tiun nomon.
La sekvantan tagon ŝi revenis kaj alportis la aĉetojn.
Krome ŝi alportis tabak-paketon, funpaperon kaj ion,
kio tre surprizis min: mburucuya-on.
Mi ne volis diri al ŝi, ke mi ne fumas kaj ke ŝi ne
devas aĉeti tabakon. Mi supozis, ke ŝi aĉetis ĝin por
sia patro kaj decidis akcepti ci tiun ĉiutagan ŝteleton,
ĉar ŝi estas bona servistino kaj mi ne volis perdi va-
loran helpantinon.
Ŝi metis la floron en vazon plenan je akvo kaj lokis
ĝin apud la foto de mia filino. Kiam ŝi vidis, ke mi
rigardis la floron, ŝi demandis al mi:
- Estas belega la mburucuya-o, ĉu ne? Ĝi estas unu
(7)
el niaj floroj, iu gvarania floro, kiun Tupá
28
ekflorigis en ĉi tiu lando por memorigi al ni, la
gvarania popolo, pri heroaĵo. Sc vi volas