Page 29 - argentinaj verketoj
P. 29
(7)
el niaj floroj, iu gvarania floro, kiun Tupá ek-
florigis en ĉi tiu lando por memorigi al ni, la gvara-
nia popolo, pri heroaĵo. Sc vi volas aŭskulti min, mi
rakontos ĝin al vi.
Mi jam konis tion, kion ŝi intencis rakonti al mi, ĉar
multfoje, mi aŭdis ĝin; sed mi neniam rfuzis aŭskulti
ĉi tiujn legendojn el la buŝo de persono apartananta
al la popolo, kiu kreis ilin. Preskaŭ ĉiam ili aldonas
partikularaĵojn, kiuj pligrandigas la naivan ĉarmon
de ĉi tiuj praaj legendoj. Tial mi respondis, ke mi es-
tas preta aŭskulti sian rakonton. Kun preskaŭ religia
fervoro ŝi komencis:
- Antaŭ multaj, multegaj jaroj, kiam ankoraŭ ne estis
venintaj la blankuloj kaj la gvarania popolo vivis fe-
liĉa ĉe la bordoj de la Paraná riverego, iu cuñataí
promenadis laŭ la granda rivero plukante florojn, per
kiuj ŝi ornarmis sian hararon, sian bruston kaj sian
(8)
talion tiel flekseblan, kiel tacuarembó ; ŝi malprok-
simiĝis de sia vilaĝo kaj subite ŝi aŭdis blekegon. Ŝi
turnis sin kaj troviĝis antaŭ jaguareté. Regata de la
timo, kiun antaŭ la tigro sentas ĉiuj ĝangalloĝantoj,
ŝi nervoze kriadis. Yaguareté ternivele kaŭriĝanta,
batadis la grundon per sia vosto kaj estis preta ek-
salti sur sian predon, kiam el la densejo eliris ca-
(9)
riaí altirita de la krioj. Armita nur de bambua ĵet-
lanco, li alfrontis la sovaĝ-beston kaj samtempe li
mansignis al la knabino, ke ŝi forkuru. La knabino
kuris al la vilaĝo por serĉi helpon. El la vilaĝo eliris
kelkaj armitaj homoj; kiam ili alvenis al la loko in-
indik- indikita de la knabino ili trovis nur la
29
kadavron do la kuraga cariaf. Yaguareté, vundita,
forkuris. Sanga spuro permesis ĝin persekuti. La