Page 30 - argentinaj verketoj
P. 30
dikita de la knabino ili trovis nur la kadavron de la
kuraga cariaí. Yaguareté, vundita, forkuris. Sanga
spuro permesis ĝin persekuti. La viroj sekvis la spu-
ron kaj ĉirkaŭpelis, atakis kaj mortigis ĝin. La saman
vesperon ili enterigis la kuraĝan cariaí-on envolv-
itan en la haŭton de yaguareté. La sekvantan tagon
la gvaraniaj vidis, ke sur la tombo elkreskis stranga
kaj bela floro, kiun neniam ili antaŭe vidis: ĝi estis
la mburucuya-o, kiun Tupá kreskigis sur la tombo de
la kuraĝa cariaí-o por memorigi al la gvarania popo-
lo pri la kuraĝa cariaí, kiu ne hezitis oferi sian vivon
por savi knabinon de la ungegoj do yaguareté.
Ŝi finis sian rakonton kaj fiksis sian karesan rigar-
don sur la mian. Sendube ŝi rimarkis en mi ian du-
ban geston, ĉar ŝi tuj aldonis:
- Tiu ĉi historio estas vera kaj la pruvo estas, ke tiu
ĉi floro ekkreskas nur ĉe la Paranaj bordoj, kiel
multfoje diris al mi mia instruistino.
Por trankviligi ŝin mi diris, ke mi kredas ŝin, sed mi
opinias, ke ŝi ne konas la daŭrigon de la legendo.
Dubeme ŝi rigardis min, ĉar ŝi neniam aŭdis pri tiu
daŭrigo. Mi vidis ŝin pretan min aŭskulti kaj miavice
mi komencis mian rakonton:
Multaj, multegaj jaroj post la apero de ĉi tiu floro
sur la tombo de la kuraĝa cariaí, venis al ĉi tiu lando
la blankuloj kaj kun ili la misiistoj, kiuj vidis en ĉi
tiu floro, tion, kion ne vidis la gvaranioj. Alproksim-
iĝu kaj mi montros ĝin al vi.
Ŝi alproksimiĝis kaj scivoleme rigardis tion, kion mi
montris sur la floro.
30
- Rigardu tio ĉi estas najloj kaj
tio ĉi estas kruco kaj laste oni