Page 37 - argentinaj verketoj
P. 37
Hipokritante pro la indigno kaŭzita al mi de ĉi tiuj
vortoj elparolitaj de persono, kiu, laŭ sia haŭtkoloro,
havis pli da gvarania sango, ol da blanka, mi prome-
sis raporti iun ajn sciigon pri la fuĝinto.
Post la lasta vizito al la botelo por revigligi kaj re-
freŝiĝi ĉar la vojo estas longa kaj la suno jam varm-
ege premas, ili surĉevaliĝis kaj ma1proksimiĝis laŭ
la polva vojo ĉirkaŭvolvita de brulanta suno kaj, kiu
malfermiĝis ruĝeta tra la verda densejo, kiel la lipoj
de grandega vundo ĵus cikatriĝinta.
Kiam ambaŭ perdiĝis malproksimen, Cuñataí Porá
ekridegis. Kiam la rido ĉesis ŝi diris:
- Kiel lerte vi trompis ilin...!
Sed mi ne estis certa, ke mi trompis ilin kaj mi al-
donis, ke ne estas facile trompi pesonojn, kiuj kapa-
blis, kaŝe kaj senaverte, rajde sekvi ŝin. Ŝi devas ĉes-
igi siajn vizitojn al sia menará, ĉar eble la policistoj
sekvos ŝin, kiam ŝi alportas la tabakon al li.
- Sed mi alportas ĝin nenien: tute simple mi lasas
ĝin ĉi tie sur la tablo kaj li venas serĉi ĝin dumnokte,
kiam vi dormas.
Mi ekdeziris vangofrapi tiun serĉeman knabinon, kiu,
tiel senhonte, trompis ambaŭ policistojn kaj min; sed
ĉar mi emas rigardi la komikan flankon de la aferoj,
ankaŭ mi ridis. Ni ambaŭ estas gajaj, ĉar ni, diable
kaj petole, trompis la policistojn kaj ni sentis nin
iomete komplicoj.
Sed la situacio ne estis mokinda kaj ni devas serioze
konsideri ĝin por trovi eliron.
Mi no volis koni la rifuĝejon do la fuĝinto: el kiu ne
37
scias, oni ne povas elpreni informojn. Mi tre bone
konas la siginifon de la polica eŭfemismo "lerte