Page 15 - heleco-100
P. 15
Sed kroma bato ŝi devis suferi: ŝia filo Aleksandro estis arestita pro lia partopreno
en komploto por atenci kontraŭ la caro. Aleksandro, studento ĉe la universitato de
Sankt-Peterburgo estis aliĝinta al revoluciema grupo, kiu volis murdi la caron
Aleksandro la 3-a la 1-an de marto 1887, la sesan datrevenon de la murdo de lia
patro, Aleksandro la 2-a. Temis pri sekvantoj de la popolisma revolucia tradicio
de la organizo Popola Volo (Narodnaja Volia). Preskaŭ ĉiuj venis el altrangaj
familioj. La intrigo estis malkovrita de la polico kaj ĝiaj estroj malliberigitaj en la
fortikaĵo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
Aleksandro estis ekzekutita la 20-an de majo 1887 kune kun aliaj kvar implikitoj en
la konspiro. Li provis senkulpigi la ceterajn konspirantojn, rifuzis penton, kaj la provoj
de lia patrino savi lin de ekzekuto estis senutilaj. Lia morto estis malmola bato por
la familio, precipe por la juna Lenino. La ekzekuto de Aleksandro koincidis kun la
finaj edukaj ekzamenoj de Lenino, kio ne malhelpis lin trapasi ilin kun elstaraj
notoj. Tiam la ĉirkaŭa socio preskaŭ tute evitis la Uljanov-familion, kiu krom la
morto de la patro kaj la marko de la ekzekuto daŭre vivadis en relative materia
bonstato. Krom ŝtata pensio, ili ricevis enspezon de kampara bieno.
Lenino ne povis studi en Sankt-Peterburgo kaj enskribiĝis ĉe la ŝtata universitato
en Kazan. Li studis juron, sed jam en la unua studojaro partoprenis studentan
proteston kaj estis forpelita el la universitato kune kun 38 aliaj studentoj la 6-an de
decembro 1887. Lenino ne havis gvidan rolon en tiu mobilizo; la puno al li okazis
ĉefe pro la afero de lia frato.
Estis en tiu tempo kiam Vladimiro komencis studi la verkaron de Marx, ĉefe la unuan
volumon de La Kapitalo, kies traduko en la rusan estis publikigita en 1872. La
biblioteko de la Universitato de Kazan posedis unu ekzempleron de la rusa traduko
de tiu verko. Evidentas ke tiam tiu ĉi verko ne estis konsiderata danĝera kaj revolucia.
Vladimiro sin dediĉis intense al la studado de tiu verko. Ĝi estis tre instrua por li laŭ-
sence ke ĝi tute renversis lian ideon —ankoraŭ ne tre evoluinta— pri la revolucia lukto.
Tiam li komprenis, ke socia transformado ne dependas de individua heroeco aŭ de la
izolita iniciato de tiuj, kiuj sin dediĉis al ĝi, sed prefere devis adaptiĝi al la fundamentaj
leĝoj de la ekonomia evoluo de la socio. Entuziasma pro la pasio de neofito, li hastis
komuniki al aliaj la malkovrojn, kiujn li faris en tiu libro, kiu estis lia evangelio.
Lia patrino volis apartigi lin el la influo de la medio kaj la ideoj kiuj kondukis lian
fraton Aleksandron al ties tragika fino. Do, ŝi akiris iun bienon en Samara kaj la
familio translokiĝis tien en majo de la jaro 1889. Ŝia plano estis ke Vladimiro
dediĉiĝu al la demarŝado de tiu bieno, sed jam baldaŭ poste oni devis ludoni ĝin
ĉar Lenino evidentiĝis nekapabla kiel bien-mastrumanto kaj li ankaŭ ne klopodis superi
tiun mankon. Li eĉ ne havis kontaktojn kun kamparanaj familioj, liaj scioj pri kampar-
aneco devenis de libroj kiujn li legis pri la kamparana afero. Lenino vivis do per la mon-
rimedoj de la familio, longe promenadis, helpis la pli junajn gefratojn, legis politikajn
librojn kaj daŭrigis sian jurostudadon aŭto-didakte. Li rajtis en 1891 partopreni la
ekzamenojn kiel eksterulo kaj brile sukcesis iĝante unua en ĉiuj fakoj.
15