Page 14 - heleco-100
P. 14
Nu, tiu ulo kiu tiome vekis la timon kaj la malamon de la sub-
premantoj de la mondo estis, en la jaro 1876, sesjara infano,
kvara el la sesmembra idaro de instruisto pri matematiko,
Ilja Nikolajeviĉ Uljanov, kiu estis prosperante en sia akade-
mia kariero. Liberala subtenanto de la reformoj de la caro
Aleksandro la 2-a, li estis provinca lerneja inspektisto, en
relative alta pozicio en la vicoj de la imperia burokrataro.
Nikolái Uljanov, patroflanka avo de Lenino, filo de servut-
ulo el Astraĥano, estis parte kalmuko, etna mongola popolo,
al kiu apartenis ankaŭ lia edzino Ana. Lia patrinflanka avo
Aleksandr Blank -filo de Moishe Blank, komercisto de Volinio
kaj Ana Ostedt, svedo- estis kuracisto de juda origino, kon-
vertita al kristanismo, edziĝinta al Ana Groschop, de germ-
ana lutera familio.
Do, la familio de Lenino estis miksaĵo de la etnoj kaj religiaj
tradicioj kiuj tiam konsistigis la Rusan Imperion. Lenino,
konata dum lia infanaĝo per la nomo Volodya, estis baptita
laŭ la rito de la Rusa Ortodoksa Eklezio. La infanaĝo de Leni-
no estis normala en feliĉa kaj klera familio, en medio kiu estis
miksaĵo de malgrandaj terposedantoj patrinflanke kaj servut-
uloj nobeligitaj danke al iliaj klopodoj flanke de la patro. Li
konservis grandan proksimecon kun sia familio dum sia tuta
vivo. La geinfanoj de tiu familio estis bonaj lernantoj kaj la
pli aĝa frato de Lenino, Aleksandr, brila en siaj studoj, sukce-
sis eniri la Universitaton de Sankt-Peterburgo.
Stranga kazo tiutempe, la gepatroj de Lenino edukis sian tutan
idaron egale, sendepende de ilia sekso. En tiu familia domo
la geinfanoj povis libere legadi la verkaron de Tolstoi,
Pushkin, Goethe, Voltaire, Victor Hugo, Heine, Rousseau
k. a. Eble tio influis por ke ĉiuj ili fine estis revoluciuloj.
La situacio de la familio Uljanov konsiderinde ŝanĝiĝis rezul-
te de la relative frua morto de Ilja Nikolajeviĉ, estante 56-
jaraĝa. Lenino, tiam 16-jara, subite iĝis la plejaĝa el la idaro
en la familia domo, ĉar ankaŭ lia pliaĝa fratino, Ana, estis
tiam studante en Sankt-Peterburgo. Li estis de tiam la ĉefa
apogo de sia patrino. Ĉi tiu devis alfronti novajn zorgojn.
Proksimume duonon el la pensio kiun ŝi ricevis kiel vidvino
de instruisto devis esti destinita pagadi la loĝadon de ŝiaj ge-
filoj Aleksandr kaj Ana en la ĉefurbo. Tamen la sinjorino
Uljanov sciis alfronti la malfacilaĵojn. La familio alĝustiĝis
vivadi de tiam pli modeste.
14