Page 16 - heleco-100
P. 16
En Samara Lenino kontaktis kun la intelektularo kiu, en tiu epo-
ko, estis tre kritika rilate al la carisma reĝimo. Li kontaktis an-
kaŭ kun aktivuloj subkontrole lokitaj en Samara, inter kiuj es-
tis pluraj popolistoj kun revolucia pasinteco. Iamaniere, la kon-
versacioj kun tiuj homoj estis por li praktika lernejo de revo-
lucio. Li avide aŭskultis iliajn rakontojn kaj lernis ĉiajn infor-
mojn: pri konspiraj proceduroj, pri la tekniko de kaŝa agado,
pri la scienco de elturniĝoj... Kvankam li jam estis inicita pri
marksismo kaj kvankam li agnoskis la gravecon kaj superecon
de ĝiaj ekonomiaj kaj sociaj konceptoj, li ankoraŭ sentis sin tir-
ita de sia batalema kaj fajra temperamento al popolismo, influ-
ita de la ekzemplo de ĝiaj heroaj reprezentantoj. Tamen, eble
cedante al la instigo de sia patrino, li ne parolis ĉe iliaj asem-
bleoj aŭ tiuj organizitaj de la marksistoj, kiujn li ankaŭ vizit-
adis. Sed eĉ tiele la loka polico atentis pri li, konsiderante lin
“politike suspektinda kaj inda je viglado”.
Vladimiro persistis en sia projekto fari la oficialajn ekzame-
nojn kiel ekstera studento. Lia patrino, pli kaj pli maltrankvila
pri la estonteco de sia filo, iris al Sankt-Peterburgo por mendi
de la ministro tiun favoron por li. La ministro petis informojn
de la ĝendarmaro de Samara, kiu respondis, ke Vladimir
Ulianov rilatadis kun homoj de dubinda reputacio, sed ne
elstaris en iu ajn perturba agado. Fine, en julio, la polico
sciigis al sinjorino Ulianov, ke ŝia filo estas rajtigita fari
ekzamenojn en unu el la universitatoj de la Imperio. Vla-
dimiro elektis tiun en Sankt-Peterburgo.
En aprilo de la sekva jaro li prezentiĝis tute preta antaŭ la
Ekzamena Komisiono kaj sukcese plenumis ĉiujn provojn.
Ĝuste en tiu tempo lia fratino Olga, kiu estis studante, ankaŭ
ŝi, en Sankt-Peterburgo malsaniĝis je tifa febro. Ŝi urĝe bezo-
nis esti kondukata al la hospitalo kaj estis Vladimiro kiu
devis prizorgi tion inter du ekzamenoj. La patrino, kiu estis
informita per telegramo, alvenis por ĉeesti la lastan spiron
de sia filino. Lenino revenis al Samara kun sia patrino. Dum
tri monatoj li devis asimili la grandegan amason da diversaj
konoj pri la temoj fiksitaj por la dua sesio de la ekzamenoj.
La familio Ulianov, denove en funebro, translokiĝis al la kamp-
aro. Malĝoja somero por la patrino, tempo de superhoma inte-
lekta streĉiĝo por la filo. En la aŭtuna ekzamen-sesio, li atingis
la saman sukceson kiel en la unua. Fina rezulto: li estis aprobita
la unua el 134 kandidatoj, studentoj kaj eksteraj kandidatoj.
16