Page 116 - heleco-100
P. 116
teknikistoj. Kiel sciate, la grandaj industrioj de la kapitalisma mondo, ĉefe en
Usono, estis kreitaj de tiuj titanaj homoj, kiel H. Ford, G. Marconi kaj R. J.
Watson, la fondinto de IBM. Tiaj homoj, al kiuj oni asignis la titolon je
“patronoj”, konstruis financajn kaj industriajn imperiojn dank' al ilia ekster-
ordinara kapablo; kaj iliaj familiaj heredintoj, krom posedi la propraĵon de la
entreprenoj, konservis ankaŭ ties gvidon kaj kontrolon dum unu aŭ du generacioj.
Sed fine tiuj familiaj dinastioj devis cedi, se ne la propraĵon, jes ja la kontrolon kaj
estrecon de tiuj industrioj al fakuloj kaj specialistoj: la burokrat-teknikistoj, tiu
nova klaso kiu iom-post-iom konkeris ĉiujn pov-pintojn en la ekonomia, industria
kaj politika sferoj. Tiutipaj homoj komence estis nur subalterna kolektivo serve de
la grandaj kapitanoj, sed poste ili akiris konscion pri sia klas-karaktero, kaj
ekagadis favore al siaj klasaj interesoj eĉ batale kontraŭ iliaj kreintoj. Hodiaŭ la
burokrat-teknikistoj uzas sian povon en ĉiuj terenoj por domaĝi la interesojn de la
ankoraŭ rezistantaj patrono-kapitanoj. Rimarkinde estas ke ambaŭ tipoj je
kapitalista industrio-kontrolo diferenciĝas pro la bazo de ilia forto. Por la antikvaj
patrono-entreprenistoj kaj ties familiaj dinastioj, la bazo de ilia povo kaj kontrolo
estis la posedado de la akcioj de la kompanioj kaj entreprenoj. Tamen la nunaj
burokrat-teknikistoj bazas sian forton sur la fakto ke ili superregas, kiel
specialistoj, la ekonomiajn kaj teknikajn meĥanismojn de la produktado. Ju pli
komplikiĝis kaj kompleksiĝis la procezoj de produktado kaj la ekonomiaj
meĥanismoj, des pli fariĝis necesa la interveno de grandaj staboj da specialistoj.
Fine ĉi-tiuj prenis en siajn manojn la tutan kontrolon de la sistemo. Oni devas
rimarki ke per tiu evoluo perdas la kapitalista sistemo siajn lastajn homecajn
trajtojn. La nova kapitalismo, tiu de la burokrat-teknikistoj, havos/as neniun
animon. La ĝisnunaj patronoj iamaniere estis edziĝintaj al iliaj industrioj kaj
iomgrade rilatis familie ankaŭ al ties laboristaro. Ne hazarde, en la vorto
“patrono” enestas la radiko de “patro” kaj la ideo de “protektanto”. Dum kelkaj
generacioj la familiaj nomoj de la patrono-dinastioj estis ligitaj al iliaj entreprenoj,
ties produktaĵoj (Ford: aŭtomobiloj; Marconi: elektronikaj aparatoj; IBM:
komputilegoj...) kaj ofte ankaŭ la gelaboristoj havis kvazaŭ familiajn rilatojn kun
tiuj entreprenoj. Ĉio-ĉi perdiĝas pro la alveno de la burokrat-teknikistoj. Tiuj ĉi ne
estas patrioto-soldatoj, sed dungo-soldatoj, de la entreprenoj kiujn ili gvidas. Ili
estas ligataj al tiuj entreprenoj nur per la altegaj salajroj kaj aliaj honorarioj kiujn
ili ricevadas; ili ne hezitos tuj forlasi tiun entreprenon se oni al ili oferas pli altan
pagon aliloke. Ili ne hezitus rekomendi al la akcio-posedantoj la senkapitaligon de
iu entrepreno se ĉi-tiu ne atingas la esperitan profiton, ne atentante ĉu el tiuj agoj
venos katastrofaj sociaj sekvoj kiaj la perdo de multaj miloj da laborpostenoj aŭ la
ruino de iu regiono. Ili celas nur altan profiton eĉ se domaĝante la socion en
procezo de feroca konkurenco.
Pri tiu-ĉi temo restas nur aldoni ke dum en la kapitalisma mondo, tiuj burokrat-
teknikistoj fin-heredis la tutan povon de la tradiciaj entreprenistoj, en la socialista
116