Page 117 - heleco-100
P. 117
bloko simil-tipa klaso finheredis la povon de Lenino kaj Stalino. Ankaŭ tie la tro-
komplikiĝo de la administraj kaj organizaj taskoj igis ke ĉio falu en la manojn de
specialistoj kaj teknikistoj. Dumtempe ili konsentis nomiĝi komunistaj partianoj.
Poste tiu kom.partio restis subgvide de uloj kiuj parolis pri travidebleco kaj
restrukturado (Glastnost kaj Perestrojko), kaj por pravigi ilian planon de repaciĝo
kun la kapitalismo, la Perestrojko-teoriuloj asertis ke “okazis en la kapitalismo
interesa evoluo kiu igas ĝin malpli danĝera”. Ili pravis, sed ili ne klarigis ke tiu
evoluo de la kapitalismo estis interesa kaj favora nur por la burokrat-teknikista
klaso, ne por la proletaro. Ili volas ĝui sian povon samlibere kiel iliaj samklasanoj
de Okcidento. Tiel interesis al ili detrui de interne la komunistan reĝimon, la
socialistan sistemon: por ne plu subteni la devojn kaj la kompromisojn de tiu
reĝimo kun la popolaj amasoj. De nun ili ne plu devos zorgi pri plenlaboreco kaj
socia protekto de la laboristamasoj. De nun ili povos libere riĉiĝi kaj mastri kiel
faras siaj okcidentaj kolegoj. Por prepari tiun ŝanĝon ili disponis je kelkaj jardekoj
por okazigi misfunkciadon de la socialista sistemo, cele veki la popolan malamon
kontraŭ tiu reĝimo. Atinginte tiun celon, ili lasttempe povis forĵeti sian
komunistan maskon kaj prezenti sian veran vizaĝon de burokrat-teknikistoj.
Ŝajnas ke dum la venonta jarcento, en Oriento kaj Okcidento, tiu burokrat-
teknikista klaso estos unu el la ĉefaj obstakloj kiuj malhelpos la antaŭeniradon de
la homaro al ties alta celo de konstruado de pli justa sociordo.
Priesplorante la signojn de la novaj tempoj, mi iome perpleksas antaŭ la fenomeno
de la migrado de grandaj homamasoj. La moviĝo de homaj amasoj foren de iliaj
landlimoj, ŝajnas fariĝi pli ampleksa ol tiu de la kvina jarcento de nia erao, la tiel
nomitaj “invadoj de la barbaraj popoloj”. Komence la inmigrado de fremdaj
laboristoj en la alte industriigitajn landojn estis stimulita de la sistemo por akiri
malmultekostajn, preskaŭ duonsklavajn gelaboristojn kaj kontraŭbatali la
prisalajrajn postulojn de la enlanda laboristaro, sed ŝajnas ke oni alvenis al iu
punkto en kiu la iniciatintoj de tiu politiko perdis sian kontrolon sur la procezo.
Hodiaŭ milionoj da homoj el la malevoluinta Tria Mondo kaj el la iama socialista
bloko migradas celante instaliĝi en aliaj pli komfortaj zonoj. Oni intencas
iomgrade industriigi kelkajn partojn el tiu malevoluinta mondo, sed tiu problemo
komplikiĝas kun la afero de la krizo de la ĝisnuna produktad-maniero. Ne eblas
antaŭvidi kiamaniere tiu problemo de la migrado influos sur la ceteraj problemoj,
kiel tiu de la industrio-krizo, kaj kiamaniere ĝi estos influita de ili. Ĉiukaze ŝajnas
ke ĉiuj ĉi problemoj kaj la interagado de ĉiu el ili sur la ceteraj okazigos grandajn
sociajn konvulsiojn, tiel en la Tria Mondo kiel en la metropoloj de la kapitalismo.
Eblas konjekti ke plu ekzistos faŝismaj reĝimoj; ni vidas la renaskiĝon de la
rasisma malamo en la lastaj tempoj. Tiuj novaj faŝismoj -tiom ksenofobiaj kiom la
antaŭaj- eĉ ne havos la malmultajn socialistajn elementojn de la historiaj faŝismoj
ekzistintaj en ĉi tiu jarcento. Pli ĝuste, ili havos neniun ajn ideologion; ili havos
117