Page 118 - heleco-100
P. 118
nur brutalan forton. Cetere ankaŭ alitipaj reĝimoj preterlasos la ideologion; ni
vidis kiel en la lasta kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio oni forlasis multajn
revoluciajn elementojn de la Marksismo-Leninismo kaj oni akceptis la burĝajn
vidpunktojn de la privata posedaĵo kaj iniciato, libera komerco kaj entrepreno...
Nur la egoisma intereso kaj la emo riĉiĝi estos la motoroj de la homaj agoj kaj
kondutoj. La bazaj valoroj de la socialismo estos ridindigitaj kiel heredaĵo kaj
tradicio de ĉi tiu forpasanta 20-a jarcento, samkiel ni mokas nuntempe pri
forpasintaj idealoj kaj tradicioj de antikvaj epokoj. En Hispanio okazas nun la
paradokso ke regantaro sin nomanta socialista, likvidas multajn socialistajn
atingaĵojn de la laboristoj konkeritajn dum la frankisma epoko.
Kaj revolucio(j)? Mi pensas ke, se la mondo de la 21-a jarcento estos tia, kian mi
priskribis, oni povas esti certa ke nepre okazos revolucioj en la subpremitaj zonoj
de la tero, kaj ĉiutipaj mobilizoj en la grandaj centroj de la sistemo. Eble la estonta
evoluo de la socio, kaj la pliboniĝoj kiuj povos okazi, estos rezulto de la
kombinita interagado de ambaŭ formoj de atakoj al la sistemo. Sed for de tiu
ĝenerala pririgardo, eblas antaŭkalkuli nenion konkretan. Kaj tio tial ke la
revolucio ĉiam venas tra ne-atendita vojo kaj laŭ ne-antaŭvidita formo. Verdire, eĉ
ne eblas antaŭsupozi la naturon de la revolucio; estas skribite en neniu loko ke la
okazontaj revolucioj havos socialistan inspiron kaj karakteron. Ankaŭ tiurilate la
venontaj revolucioj povos trairi ne-suspektitajn vojojn. Vere, okazis jam en nia
tempo ne-socialista revolucio en Persujo. Ni eĉ ne povas koncepti la formojn je
revolucio -kaj kontraŭrevolucio- kiujn konos niaj nepoj.
Sed ankaŭ ne oni povas certigi ke ne okazos pliaj socialistaj revolucioj. Oni ne povas
aserti ke finiĝas la socialista periodo nur pro tio ke nia kalendaro signalas la finiĝon
de unu jarcento kaj la komenciĝo de la sekva; tiuj ĉi aferoj ne funkcias tiele. En la
realo, kutime okazas ke la novaj revoluciaj movadoj alprenas la esencon de la
heredaĵo de la antaŭaj sed modifante kaj plibonigante ilin. La ĉi-jarcenta
socialismo alprenis la homliberigan spiriton de la antaŭaj revolucioj: la ribelo de
Spartako kaj ceteraj revolucioj de la sklavoj de la Romia imperio, la revolucioj de
la Eŭropaj kamparanoj dum Mezepoko kaj la Moderna Epoko, la liberalaj
revolucioj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj... Sammaniere niaj revoluciaj posteuloj
povos heredi nian progresistan tradicion kaj adapti ĝin al iliaj cirkonstancoj.
Ni, la ĉi-epokaj homoj, devas zorgi pri la esenco, ne pri la formoj de tiu
transdonenda heredaĵo. Niaj posteuloj elektos siajn proprajn formojn... aŭ la
formoj kaj la cirkonstancoj de la nova mondo elektos ilin. Sed gravas ke la esenco
de la homa revolucia heredaĵo estu transdonita al la sekva generacio (la revolucio
de Persujo, gvidita de Jomejni, ne enportis tiun liberigan esencon). Gravas ke la
mobilizoj de niaj posteuloj enportu tiun torĉon de la homa progreso kaj liberigo.
Se tiel okazos, ne tute estis vana la penado de nia jarcento, kvankam ni ne alvenis
al la Komunista Socio promesita al nia generacio.
118