Page 119 - heleco-100
P. 119
Artikolo publikigita en majo de 2001 en la revuo:
La ĵus finiĝinta 20a jarcento konis kelkajn fiaskojn de tiu ĉi civilizacio, kiu
pretendas deveni tutmonda, en la konstruado de io difinita per esprimoj kiaj
«Nova Ordo Internacia».
Post la finiĝo de la Unua MondMilito oni entreprenis la kreadon de iu “nova
ordo tutmonda”, bazita sur ia reala alianco inter la popoloj. Konkretiĝo de tiu
idealo estis la t. n. Ligo de Nacioj kaj nova tutmonda ĥaoso generinta Duan
MondMiliton.
Sekve de tiu konflikto nova plano de nova tutmonda ordo efektiviĝis per la
kreado de la t. n. Unuigitaj Nacioj (UNO), distribuado de la mondo inter la
venkintaj potencoj kaj nova fiasko de la homaro.
Krome, surbaze de la marksisma teorio oni entreprenis en ampleksaj mondaj
terzonoj la konstruadon de la socialismo (vera projekto de nova socio)
pretendante la forigon de ĉiu interhoma ekspluatado. La realigado de tiu plano
enportis, jam dekomence, la kernon de malsano kiu fine tutruinigis la aferon
okazigante grandan krakon kies reeĥo sonas ankoraŭ en niaj oreloj.
Post tiu fiasko oni teorigadis multe pri la kreado de “nova internacia ordo” kaj
la konstruado de Eŭropo kiel komuna hejmo de la popoloj de tiu kontinento. La
reala rezulto, kromanfoje, estas ia kolosa tutmonda ĥaoso kaj malordo... La
konfliktoj (ankoraŭ flamaj aŭ malbone sufokitaj) de Ĉeĉenio, Kosovo kaj eks-
Jugoslavio ĝenerale, Norda Irlando... kaj aliaj latentaj kiel tiuj de Eŭskio (en
Hispanio), Korsik-insulo (en Francio) k. a., montras la feblecon (aŭ iu inter
multaj feblecoj) de la revo pri la konstruado de Eŭropo.
Kaj la espero pri nova internacia ordo travivis/as la elreviĝon de la konfliktoj en
MezOriento (tiuj de Irakio, kurdoj, Palestinio...), religiaj kaj intercivilizaciaj
konfliktoj en Azio kaj aliaj terzonoj, militoj en Afriko, mizero kaj migrado de
amasa loĝantaro en multaj lokoj. Kreskiĝanta senlaboreco, laboro malstabila,
119