Page 120 - heleco-100
P. 120
sklaveco kaj prostituado de geinfanoj, malsato kaj manko de akvo en ampleksaj
regionoj, terorismo, drog-trafikado grandskale. Senĉese kreskiĝanta ekstera
ŝuldo de la malriĉaj landoj, danĝera malboniĝo de la ekologia ekvilibro, pligrand-
iĝanta abismo inter la vivnivelo de la homoj plej riĉaj kaj la plej malriĉaj...
Ĉu oni povas identigi la kialon aŭ kialojn de tiom da sinsekvaj homaj fiaskoj en
la konstruado de nova monda socio orda, justa kaj stabila?
Ĉiam pli facilas prijuĝi pasintajn spertaĵojn kaj agnoski faritajn erarojn ol
diveni aŭ antaŭvidi estontajn sociajn evoluojn. Al ni, hodiaŭ, rezultas pli facila
konstati la frenezan realaĵon de nia mondo ol plani vojojn kaj metodojn por la
solvado de tiom ampleksa kaj kompleksa problemaro. Tre ofte, per nia revuo
kaj multaj aliaj pres-rimedoj de la komunistaj -aŭ ĝenerale maldekstraraj
organizaĵoj- ni kaj niaj gekamaradoj en la tuta mondo trafe kaj klare priskribas
la fuŝecon de la burĝa socio, la putraĵojn de la kapitalismo... Mi mem verkis
laŭlonge de pluraj jardekoj kelk-dekon da tiaspecaj artikoloj aŭ raportaĵoj pri la
misfunkciado de la kapitalismo kaj la krimoj de la imperiismo. Tia verkado tute
ne estis pena aŭ peza tasko... multaj el tiuj artikoloj kvazaŭ verkiĝis ili per si
mem: mi devis nur trarigardi la mondan realaĵon kaj registri sur la papero tion,
kion mi vidadis. Oni povas diri ke la burĝa kapitalismo, nur pro la fakto ke ĝi
ekzistas kaj funkcias, nepre kaj senĉese provizadas materialon kaj argumentojn
por la redaktado de la kulpig-akton fare de la akuzistoj kiuj devos prezenti ĝin
antaŭa la tribunalo de la Historio.
Sed ni, marksistoj, aŭ marksist-leninistoj se oni preferas ĉi-lastan esprimon,
estu humilaj kaj modestaj en nia pritaksado de la propra merito kaj kapablo, kaj
de alies kulpoj kaj fiaskoj. Kiel dirite, ankaŭ ni, niaj samideanoj, fiaskis kaj
krimis kiam ili/ni entreprenis ion konstrui... Nia konstruaĵo, nia afero, rezultis
tiom maljusta kaj brutala kiom la kapitalismo kiun ni volis superi... kaj malpli
stabila ol ĝi: niaj alternativoj disfalis dum la kapitalismo pludaŭras. Parto el mia
menciita artikolaro adresiĝis ankaŭ al la (mem)kritikado de la fuŝaĵoj kaj fiagoj
de sistemo kiu sin difinis socialista... Verdire, grandparto el la kritikoj de la komun-
ista literaturo estis, fakte, memkritikado de la funkciado de la propraj komunistaj
ŝtatoj kaj organizaĵoj. Eĉ nia propra presorgano, , eĉ se IKEK ne
distingiĝis precize pro kritikemo al la komunistaj reĝimoj, iafoje publikigis
plendojn kontraŭ nia kamaradaro. Ankaŭ tiuj artikoloj kvazaŭ verkiĝis ili per si
mem: ĝiaj kunverkintoj estis, pro sia agado, uloj kiaj Stalin, Beria, Breznev,
Ulbricht, Ceacesku, Gomulka... ankaŭ Tito kaj Maŭ en iuj kazoj...
Sed, kiel dirite, nura kritikado, ĉu adresita al niaj klasaj malamikoj aŭ al nia
propra kamaradaro, estas senutila erudicia ekzercado se ĝi ne iras akompanata
de ia pozitiva enhavo. T. e., la kritikado de alies laboro kaj agado povas esti
malpli merita ol la laboro aŭ agado kritikata mem. Kritikata persono aŭ
institucio povas prave respondi: Nur tiu ne eraras, kiu nenion faras. La
120